Eduard Rüppell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Rüppell
Persona informo
Naskonomo Wilhelm Peter Eduard Simon Rüppell
Naskiĝo 20-an de novembro 1794 (1794-11-20)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 10-an de decembro 1884 (1884-12-10) (90-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurt Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Pavio
Okupo
Okupo biologo • esploristo • zoologo • ornitologo • natursciencisto • iĥtiologo • numismato • botanikisto
vdr

Wilhelm Peter Eduard Simon RÜPPELL (20-an de novembro 1794 - 10-a de decembro 1884) estis germana naturalisto kaj esploristo. Rüppell estas foje transkribita al "Rueppell" laŭ latina alfabeto.

Rüppell naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno, kiel la filo de riĉa bankisto. Li estis origine destinita esti komercisto, sed post vizito al Sinajo en 1817 li disvolvigis intereson en natura historio. Li partoprenis en lecionoj ĉe la Universitato de Padovo kaj la Universitato de Ĝenovo en botaniko kaj zoologio.

Rüppell ekfaris sian unuan ekspedicion en 1821, akompanata de kirurgo Michael Hey kiel helpanto. Ili veturis tra la Sinaia dezerto, kaj en 1822 estis la unuaj eŭropaj esploristoj kiuj atingis la Golfon de Akabo. Ili daŭrigis al Aleksandrio tra la Monto Sinajo. En 1823 ili suprenveturis la Nilon ĝis Nubio, kolektante specimenojn en la areo sude de Ambukol, revenante al Kairo julie de 1825. Planita veturado tra Etiopio atingis nur tiom malproksimen kiom ĝis Masaŭa, kie partoprenantoj malsaniĝis.

Rüppell revenis al Eŭropo en 1827. Dum lia foresto Philipp Jakob Cretzschmar estis uzinta la specimenojn senditajn hejmen de Rüppell por produkti la Atlas zu der Reise im nordlichen Afrika (Atlaso de Veturoj en norda Afriko) (1826).

En 1830 Rüppell revenis al Afriko, kaj igis la unua naturalisto kiu traveturis Etiopion.

Rüppell publikis ankaŭ rakonton de sia veturado titole Veturoj en Abisenio.

Eponimoj[redakti | redakti fonton]

Specioj kiuj portas lian nomon estas inter aliaj:

Aliaj specioj kiujn li priskribis[redakti | redakti fonton]

Jen nur kelkaj el ili:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Barbara kaj Richard Mearns. Biographies for Birdwatchers. ISBN 0124874223
  • Obituary. Proceedings of the Royal Geographical Society and Monthly Record of Geography, New Monthly Series, Vol. 8, No. 10 (Oct., 1886), pp. 654.