Eduard von Bauernfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eduard von Bauernfeld, litografio de Joseph Kriehuber, 1845

Eduard von Bauernfeld (kaŝnomoj: Rusticocampius, Feld) (naskiĝis la 13-an de januaro 1802 en Vieno; mortis la 9-an de aŭgusto 1890 samurbe) estis aŭstra verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eduard von Bauernfeld vizitis unue la Skoto-Gimnazion en Vieno kaj studis ekde 1819 ĝis 1821 filozofion, poste ĝis 1825 juron. Ekde la 1-a de septembro 1826 Bauernfeld laboris kiel konceptopraktikanto ĉe la malsupra-aŭstra registaro, ekde 1827 li estis konceptopraktikanto en la distrikta oficejo por la kvartalo Wienerwald kaj en 1830 li transiris laŭ rekomendado de sia amiko Karl Enderes kiel praktikanto en la kortegan financadministrejon. Ekde 1843 li estis oficisto ĉe la loterio-direktejo.

Krom tio li laboris kiel verkisto kaj kritikis kiel reprezentanto de la grandgermana-liberala burĝaro en 1846 per sia komedio "Großjährig" [eo: plenkreska] la situacion dum la Antaŭmarto en Germanujo. En 1848 li fariĝis membro de la Akademio de la Sciencoj, jam en la sama jaro li tamen estis maldungita el la ŝtata servo. Post tio Bauernfeld finfine laboris kiel liberprofesia verkisto kaj progresis al unu el la plej sukcesaj komediopoetoj de Aŭstrujo.

Franz Lachner (maldekstre), Franz Schubert kaj Bauernfeld (dekstre) ĉe vintrinkejo (Moritz von Schwind, 1862)

Li validas kiel majstro de la konversacia komedio kun vienaj apartaĵoj kaj fariĝis dompoeto de la Burgoteatrejo, en kiu liaj pecoj ĝis 1902 travivis proksimume 1100 prezentadojn. En 1882 Bauernfeld ricevis la honorcivitanecon de la urbo Vieno, en 1883 la honoran doktorecon de la Universitato de Vieno. Krome Bauernfeld tenis kontaktojn kaj amikecojn al konataj personoj kiel Moritz von Schwind, Franz Schubert, Franz von Schober, Ernst von Feuchtersleben, Nikolaus Lenau, Johann Gabriel Seidl kaj Franz Grillparzer.

Eduard von Bauernfeld verkis ankaŭ politikajn pecojn kaj eniris pro tio ofte en konfliktojn kun la cenzuro. Lia verko "Die Republik der Tiere" [La respubliko de la bestoj] kritikis la situacion en Aŭstrujo dum la epoko de Metternich kaj estas nepre komparebla kun "Besto-Bieno" de George Orwell.

Bauernfeld testamente fondis la Bauernfeld-Preis, kiu estas disdonata ekde 1894. Lia tombo troviĝas sur la viena ceftombejoj. En la jaro 1890 en Vieno-Alsergrund (9-a distrikto) estis nomata laŭ li la Bauernfeld-Placo, en la jaro 1904 en la 19-a distrikto la Bauernfeld-Strateto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1823 Der Magnetiseur (komedio)
  • 1831 Leichtsinn aus Liebe
  • 1834 Das letzte Abenteuer (komedio)
  • 1840 Zwei Familien (dramo)
  • 1840 Die Geschwister von Nürnberg (komedio)
  • 1846 Großjährig (komedio)
  • 1872 Aus Alt- und Neu-Wien

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Constant von Wurzbach: Bauernfeld, Eduard von. En: Biographisches Lexikon des Kaisertums Österreich. 1-a volumo. Vieno 1856, p. 186 (Digitalisat)
  • Alphons Maria Amann: Das Verhältnis Eduard von Bauernfelds zur Romantik. Doktortezo, Universitato je Vieno 1932
  • Anna Artaker: Eduard von Bauernfeld in der politischen Bewegung seiner Zeit. Ein Beitrag zu Bauernfelds Biographie. Doktortezo, Universitato je Vieno 1942
  • Dolores Hornbach Whelan: Gesellschaft im Wandel. Der Engel mausert sich. Das Bild der Frau in den Komödien Eduard von Bauernfelds. 1830-1870. (= Europäische Hochschulschriften; Reihe 1; 223). Lang, Bern u.a. 1978, ISBN 3-261-03048-8
  • Emil Horner: Bauernfeld. (= Dichter und Darsteller; 5). Seemann k. a., Lepsiko k.a. 1900
  • Christine Jaschek: Eduard von Bauernfeld als Literaturrezipient. Untersuchungen zu literaturkritischen Äußerungen eines Vormärzschriftstellers. Doktortezo, Universitato je Vieno 1979
  • Wilhelm Zentner: Studien zur Dramaturgie Eduard von Bauernfelds. Ein Beitrag zur Erforschung des neueren Lustspiels. Lepsiko 1922 (Nachdruck: Kraus, Nendeln/Liechtenstein 1978, ISBN 3-262-00512-6)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]