Eduardo Bruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eduardo BRUSO (n. ĉ. 1280, m. la 14-an de oktobro 1318) estis pli juna frato de Roberto Bruso, reĝo de Skotlando, kiu, kun sia frato, luktis por skota sendependo.

Li estis filo de Roberto Bruso (6-a lordo de Annandale). De sia patro li heredis la titolon grafo de Carrick. Tri el liaj fratoj kaptiĝis kaj ekzekutiĝis de la angloj. Eduardo mem helpis sian fraton Roberton venki Eduardon la 2-an (Anglio) dum la decida batalo de Bannockburn.

Dume en Irlando, Roĝero Mortimer (1-a grafo de March) klopodis plisekurigi siajn bienojn. Eduardo la 2-a nomumis lin lordo-leŭtenanto (guberniestro) de tiu lando sed multaj nobeloj - kaj irlandaj kaj anglaj - kontraŭis lin. Ili petis la subtenon de Skotlando. Majon 1315 Eduardo Bruso alteriĝis kun ĉirkaŭ ses mil batalistoj kaj ricevis la omaĝon de pluraj superaj nobeloj, kiuj agnoskis lin kiel reĝo de Irlando. Komence li kaj liaj alianculoj gajnis plurajn venkojn kaj ŝajnis ke li forpelus la subtenantojn de Eduardo la 2-a. Tamen pro sekva malsatego malfacilis nutri liajn sekvantojn, kaj la papo rifuzis aprobi lian pretendon al la irlanda trono. Mortimer komencis regajni la avantaĝon. Fine, la 14-an de oktobro 1318, Eduardo Bruso malvenkis kaj mortis dum la batalo de Faughart, proksime al Dundalk.