Eduardo Dato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eduardo Dato e Iradier
Prezidanto de la Registaro de Hispanio
EDato.jpg
Regado de la 27-a de oktobro de 1913 – ĝis la 19-a de aprilo de 1917,
de la 11-a de junio de 1917 – ĝis la 3-a de novembro de 1917 kaj
de la 5-a de majo de 1920 – ĝis la 8-a de marto de 1921
Escudo de España 1874-1931.svg
Naskiĝo la 12an de aŭgusto de 1856
en Korunjo, Galegio, Hispanio Flag of Spain (1785-1873 and 1875-1931).svg
Morto la 8an de marto de 1921
(65 jaroj)
en Madrido, Hispanio Flag of Spain (1785-1873 and 1875-1931).svg
Antaŭulo Álvaro de Figueroa y Torres
Manuel García Prieto
Manuel Allendesalazar Muñoz
Regento Reĝo Alfonso la 13a
Sekvanto Manuel García Prieto
Manuel García Prieto
Gabino Bugallal Araújo
Edzino María del Carmen Barrenechea y Montegui
Idaro Isabel, María del Carmen kaj María de la Concepción
Patro Carlos Dato y Granados
Patrino Rosa Lorenza Iradier
Hispana Ministro pri Internaj Aferoj
Regado de la 4-a de marto de 1899 – ĝis la 23-a de oktobro de 1900
Antaŭulo Trinitario Ruiz Capdepón
Sekvanto Francisco Javier Ugarte Pagés
Hispana Ministro pri Justico
Regado de la 6-a de decembro de 1902 – ĝis la 20-a de julio de 1903
de la 7-a de septembro de 1914 – ĝis la 4-a de januaro de 1915
Antaŭulo Joaquín López Puigcerver
Francisco Javier González de Castejón y Elío
Sekvanto Francisco Guzmán y Carballeda
Manuel de Burgos y Mazo
v  d  r
Information icon.svg

Eduardo Dato e Iradier (Korunjo, la 12-an de aŭgusto de 1856 – Madrido, la 8-an de marto de 1921). Advokato kaj politikisto, hispana konservativulo, edziĝinta kun María del Carmen Barrenechea y Montegui, dukino de Dato.

Li estis hispana ministro pri Internaj Aferoj dum la regenteco de Maria Kristina de Habsburgo-Loreno kaj registar-prezidento, ministro pri Justico, ministro pri Eksteraj Aferoj, ministro pri Maraferoj kaj Prezidento de la hispana Parlamento dum la reĝado de Alfonso la 13a.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Korunjo kiel sola filo de Carlos Dato y Granados kun Rosa Lorenza Iradier y Arce kaj patra nepo de Carlos Dato Camacho y Marín kaj de Cayetana Ruperta Granados y García; li translokiĝis al Madrido estante tre juna, kune kun sia familio.

Li studis en la Universitato de Madrido kaj en la jaro 1875, estante 19-jaraĝa, li atingis la gradon je magistro pri Civila kaj Kanonika Juroj.

Komenciĝo en la politika vivo[redakti | redakti fonton]

Li vojaĝis eksterlanden, kio provizis al li ampleksan kulturon kaj la konon de fremdaj lingvoj. Baldaŭ li akiris prestiĝon kiel advokato, pro sia oratora kapablo. La profesia prestiĝo de sia madrida advokatejo malfermis al li la pordojn de la alta politiko, aliĝinta ekde sia junaĝo al la Konservativa Partio iam estrita de Cánovas del Castillo. Li estis elektita kiel parlamenta deputito en la lasta parlamenta periodo de la reĝado de Alfonso la 12-a. Je la morto de ĉi tiu reĝo, Dato aliĝis al la politikaj pozicioj de Romero Robledo, kiu estis malakorde kun la pov-alterniĝo inter la konservativuloj kaj la liberaloj kiun implikis la sistemo de la Restariĝo starigita de Cánovas kaj Sagasta. La pridiskutado de ĉi tiu afero en la Parlamento okazigis la rompiĝon inter Cánovas kaj Francisco Silvela kaj la disidento de Dato rilate al grava parto de la partio.

Partopreno en la registaro[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Cánovas kaj la fino de la registaro de Sagasta, kiu prezidis la Katastrofon de 1898, Dato rolis kiel ministro pri Internaj Aferoj en la regeneracionisma registaro estrata de Silvela (1899, 1900). Ekde tiu ministrejo li komencis formi la unuan prilaboran leĝaron programitan de iu registaro de la burbona Restariĝo en Hispanio.

En 1902 rolis kiel ministro pri Justico en la registaro de Silvela, kiu prezentis en la Parlamenton la Bazan Leĝaron de la Loka Administracio.

Kun Antonio Maura kiel estro de la partio, Dato ne rolis kiel ministro dum la registar-periodo de 1907-1909, kiam okazis la revoluciaj konfliktoj de la t. n. Tragika Semajno de Barcelono, sed li plenumis gravajn taskojn kiel Madrida Urbestro kaj Prezidanto de la Hispana Parlamento.

Post la murd-atenco kiu metis finon al la vivo de la registar-Prezidento José Canalejas kaj fininta la liberala registaro de la Grafo Romanones (1912], Dato akceptis la komision de la Reĝo prezidi registaron anstataŭante tiun de Antonio Maura. De tiam la konservativa partio disdividiĝis en du tendencojn: la plimulto konstituita de la “taŭgaj” (“idoneos” en la hispana lingvo) kaj la "maŭristoj", pli radikalaj en siaj politikaj depostuloj.

Registar-Prezidento[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Dum sia etapo kiel registar-Prezidento, Dato dekretis, post la komenciĝo de la Unua Mondmilito, la neŭtralecon de Hispanio. Historiistoj kaj ekonomikistoj tre pozitive valoras nuntempe tiun faron. Li sciis teni Hispanion en tiu situacio de neŭtraleco dum la jaroj de la milito spite al tio ke estiĝis divido en la lando inter la t. n. «german-simpatiantoj» kaj la partianoj de los aliancanoj.

Interna Politiko[redakti | redakti fonton]

En la landa politiko, li pace akceptis la aŭtonoman registaron de la Kataluna Federacio. Post la liberalista dujaro de 1915 al 1917 de la Grafo Romanones kiu estis venkinta en la ĝenerala balotado de 1916, Dato revenis al la registar-estreco kiam jam estis percepteblaj la unuaj signoj de la ekonomia recesio okazinta post la profitdonaj dum-militaj jaroj. Dato leĝaligis la Militistajn Konsilojn kiuj formiĝis kiel respegulo de la sindikatismo kiu estis formiĝanta en la socio de tiu epoko, kaj devis alfronti la gravan politikan kaj sindikatan perturbojn de tio kio estis nomata “la krizo de la jaro 1917”. En Barcelono, dum kunvenis la Asembleo de Parlamentanoj kunvokita de Francesc Cambó, estiĝis iu revolucia ĝenerala striko en aŭgusto de 1917 kun la apogo de la du grandaj hispanaj sindikatoj (Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj UGT kaj la Landa Konfederacio de la Laboro CNT). Antaŭ tiel grava socia kaj institucia krizo, Dato petis la intervenon de la armeo por sufoki la strikon. Por plifaciligi la eliron el la krizo, la reĝo anstataŭigis Daton per Manuel García Prieto por gvidi registaron de nacia unuiĝo en kiu partoprenis ankaŭ Cambó.

Lasta etapo kaj murdo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1918 Dato denove rolis kiel ministro, ĉi foje pri Eksteraj Aferoj en nova regantaro de nacia unuiĝo formita kaj gvidata de Antonio Maura. Poste, en la ankoraŭ malfacilaj jaroj de la postmilito, li denove prezidis la registaron, en 1921, kiam la streĉiĝo en Barcelono inter la entreprenistaro kaj la sindikatoj fariĝis neeltenebla. La apogo de Dato al la subpremado de la socia malkontento kaj la t. n Leĝo de Fuĝoj igis lin celo de la ekstremista (anarkista) perforto.

Li estis murdita pere de pli ol 20 pafoj la 8an de marto de la jaro 1921 en iu atenco plenumita de la anarkistaj aktivistoj Pedro Mateu Cusidó, Luis Nicolau Fort kaj Ramón Casanellas Lluch en la madrida placo Pordo de Alcalá. Li ne estis la unua hispana registar-prezidento murdita. En 1912 estis murdita José Canalejas, en 1897 Antonio Cánovas del Castillo kaj en 1870 Juan Prim y Prats.

Verkoj kaj ideologio[redakti | redakti fonton]

Kiel juristo li estis direktoro de la Revista General de Legislación y Jurisprudencia (Ĝenerala Revuo de Leĝaro kaj Jurisprudenco).

La ĉefa eco de lia politika kariero estis la firmeco de siaj konvinkoj (kvankam li estis fleksebla kaj ĝentila), kaj sia lojaleco al la burbona reĝa dinastio.

Samkiel multaj eŭropaj politikistoj de tiu epoko, post la rusa revolucio de 1917, li estis iniciatinto de sociaj reformoj kaj zorgis pri la laboro de la virinoj kaj la infanoj. Li estis la kreinto de Ministrejo pri la Laboro en Hispanio kaj donis leĝojn pri laboraj akcidentoj kaj pri la altrangiĝo en la juĝista korporacio laŭ servo-daŭro.

Distingaj honoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eduardo Dato estis membro de la Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj ekde la jaro 1910 kaj dumviva membro de la Internacia Tribunalo de Hago, de kiu li estis elektita Vicprezidanto en 1913.

Li ricevis sekvajn orden-medalojn: koliero de la Reĝa Ordeno de Karolo la 3-a, el la manoj de la hispana reĝo, kaj la Krucoj de Sankta Gregorio la Granda kaj Kasto de Portugalio. Kiel postmorta omaĝo, la Reĝo Alfonso la 13-a aljuĝis la Dukecon de Dato al lia filino kaj heredintino.

Krome oni dediĉis al li stratojn aŭ monumentojn en kelkaj hispanaj urboj: Madrido, Vitorio, Zaragozo, Kordovo, Palencio, Seviljo...