Eduardo Galeano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo Galeano

Eduardo GALEANO (naskiĝis je la 3-a de septembro de 1940 en Montevideo) estas urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto.

Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto en la komenco de la 60-aj jaroj kiel editoro de Marcha (Marŝo), influhava semajna gazeto, al kiu ankaŭ kontribuis verkistoj kiel as Mario Vargas LlosaMario Benedetti, kaj poste de la taga Época (Epoko).

En 1973, post la militara puĉo, li estis enprizonigita kaj poste ekziligita al Argentino. Post nova puĉo en tiu ĉi lando, li devis translokiĝi al Hispanio. De 1985 li denove loĝas en sia naskiĝurbo.

La plej fama verko de Galeano estas Las venas abiertas de América Latina (La malfermaj vejnoj de Latinameriko), kritika verko, nefikcia, pri la ekspluatado en lia kontinento. Ankaŭ internacie konata estas Memoria del fuego (Memoro de la fajro) trivoluma rakontaro de historiaj okazintaĵoj en Ameriko.

Libroj

  • Los días siguientes (1963)
  • China (1964)
  • Guatemala (1967)
  • Reportajes (1967)
  • Los fantasmas del día del léon y otros relatos (1967)
  • Su majestad el fútbol (1968)
  • Las venas abiertas de América Latina (1971) - La malfermaj vejnoj de Latinameriko
  • Siete imágenes de Bolivia (1971) - Sep bildoj de Bolivio
  • Violencía y enajenación (1971)
  • Crónicas latinoamericanas (1972)
  • Vagamundo (1973)
  • La cancion de nosotros (1975)
  • Conversaciones con Raimón (1977)
  • Días y noches de amor y de guerra (1978) - Tagoj kaj noktoj de amo kaj de milito
  • La piedra arde (1980)
  • Voces de nuestro tiempo (1981)
  • Memoria del fuego (1982 - 1986) - Memoro de la fajro
  • Aventuras de los jóvenes dioses (1984) - Aventuroj de la junaj dioj
  • Ventana sobre Sandino (1985)
  • Contraseña (1985)
  • El descubrimiento de América que todavía no fue y otros escritos (1986)
  • El tigre azul y otros artículos (1988)
  • Entrevistas y artículos (1962 - 1987) (1988)
  • El libro de los abrazos (1989) - La libro de la brakumoj
  • Nostros decimos no (1989) - Ni diras ne
  • América Latina para entenderte mejor (1990)
  • Palabras: antología personal (1990)
  • Ser como ellos y otros artículos (1992)
  • Amares (1993)
  • Las palabas andantes (1993) La paŝantaj vortoj
  • úselo y tírelo (1994)
  • El fútbol a sol y sombra (1995) - Futbalo je la lumo kaj je la ombro
  • Las aventuras de los jóvenes dioses (1998)
  • Patas arriba. La escuela del mundo al revés (1998)
  • Bocas del Tiempo (2004) - Buŝoj de la tempo
  • El Viaje (2006) - La Vojaĝo
  • Carta al señor Futuro (2007) - Letero al s-ro Estonteco
  • Patas arriba: la escuela del mundo al revés (2008)
  • Espejos: una historia casi universal (2008) - Speguloj: preskaŭ universala historio
  • Los hijos de los días (2011) - La gefiloj de la tagoj