Edward Kozyra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eduardo Kozyra (naskiĝis la 2-an de novembro 1951 en Namysłów (legu: Namisŭuf) en Vojevodio Opole ) estas bestokuracisto, pola esperantisto. Li aktuale estas la vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), Esperanto-vortaristo, Vikipediisto, Esperanto-eldonisto.

Biografio

De la naskiĝo li loĝis en vilaĝo Łączany (legu: Ŭonĉani) apud urbo Namysłów (legu: Namisŭuf) kaj en la jaro 1958 finis elementan lernejon en apuda vilaĝo Ziemiełowice (legu: Zjemjeŭovice). En la jaro 1970 finis mezlernejon en la urbo Nysa (legu: Nisa) en Vojevodio Opole. En la jaro 1976 li finis Veterinaran Fakultaton de la Agrikultura Akademio en Vroclavo. De 1976 laboris kiel veterinaro en distrikta bestkuracejo en Pyrzyce (legu: Piĵice) (Vojevodio de Szczecin) (legu: Ŝĉecjin). De 1979 laboris en vojevodia bestkuracejo en Malbork (Vojevodio de Elbląg) (legu: Elblong) ĝis 1989, de tiam laboras en la privata bestkuracejo en la sama urbo, sed nun apartenanta al Pomeria Vojevodio.

Esperanto

Esperantisto ekde la jaro 1973. De la jaro 1974 vicprezidanto de la Inter-altlerneja Studenta Scienca Esperanto-Rondo en Vroclavo. 19701976 – li studis en Agrikultura Akademio, Veterinara Fakultato en Vroclavo, magistriĝis pri veterinario. Tie en 1973 eklernis Esperanton, kaj aktivis kiel vicprezidanto en Interaltlerneja Scienca E-Rondo. La rondon gvidis Barbara Despiney (tiam Żochowska, nun ŝi estas sciencisto de la Sorbona Universitato), dum du jaroj estis en estraro de la rondo, tie en 1975 konatiĝis kun Irena Wilczek, esperantistino de Vroclava Universitato.

1974 – li partoprenas UK de Esperanto en Hamburgo (Germanio) kaj poste danke al Pasporta Servo vizitis 13 landojn de Okcidenta Eŭropo, ekz. dum tiu vojaĝo persone konatiĝis i.a.: en Bruselo (Belgio) kun Ada Fighiera-Sikorska (HdE), en Parizo (Francio) kun Gaston Waringhien (PIV) kaj en Puy Sainte Raparade kun Victor Lebrun (amiko k sekretario de Leo Tolstoj).

1976 (6an de junio) – li edziĝis kun esperantistino Irena Wilczek el Katowice (filologo de Vroclava Universitato), tio okazis en Baziliko sur Hela Monto en Ĉenstoĥovo dum Preĝtagoj (Kongreso) kun ĉeesto de kelkdeko da pastroj k kelkcento da esperantistoj de Pollando k eksterlando, la ceremonion en la baziliko gvidis pastro Henriko Paruzel. 1977 naskiĝis filino Magdalena (denaska esperantistino, nun poligloto, finis universitatojn en Berlino, Frankfurto, Columbus (Usono), tie ankaŭ ŝi gvidis germanan literaturon en la Universitato de ŝtato Ohio por usanaj studentoj k i.a. dum kvar jaroj laboris en Fondaĵo Bosch en Bengaluro / Bangalore (Barato), nun laboras konstante en la centr-oficejo de Firmao Bosch en Stutgarto (Germanio), ŝi konas 10 lingvojn i.a. la hindian; ŝi estas bona ekzemplo pri propedeŭtikaj valoroj de Esperanto).

19771979 – li fondis kaj gvidis Esperant-rondon ĉe liceo en Pyrzyce (Filio de PEA en Szczecin), en tiu liceo Irena estis instruistino de franca k rusa lingvoj k fakultative instruis Esperanton.

1978 – li partoprenis la UK en Varno (Bulgario).

1979 – kun Irena partoprenas la Japanan E-Kongreson en Kobe, vizitas JEI kaj faras monatan rondvojaĝon tra tuta Japanio /Pasporta Servo/.

1979 – li translokiĝas al Malbork / Malborko kaj vigligas la lokan E-Rondon, gvidas la E-kursojn en Junulara Kultur-Domo kaj Urba Kultur-Domo kaj Irena en kelkaj mezlernejoj fakultative instruas Esperanton. Unu el la partoprenantoj de liaj kursoj estis juna kuracistino Danuta Stanek /poste vicurbestrino de Malborko/ kaj du sciencaj laboristoj de la Kastela Muzeo /unu el ili: Jozefo Pałka poste en naŭdekaj jaroj: estras promociigan fakon de Urba Oficejo de Malborko/.

1982 – kun Irena partoprenis UK en Antverpeno (Belgio) kaj Internacian Junularan Kongreson en Leuven (Belgio).

1983 – li partoprenas UK en Budapeŝto (Hungario) kaj filino Magdalena sian unuan Infanan Kongreseton.

1984 – naskiĝis filino Ewa (Eva) /jam finis la Universitaton en Stutgarto (Germanio)/.

1985 – kun Irena kaj Magdalena partoprenas UK en Aŭgsburgo (Germanio) /Magdalena sian duan Infanan Kongreseton/.

1987 – jam kvarope /la unuan fojon kun filino Ewa/ partoprenas UK en Varsovio (Pollando).

1993 – danke al lia iniciato la unua ZEO en Malborko: la Zamenhof Placo.

De la jaro 2000 vicprezidanto de Filio de PEA en Gdansko, de la jaro 2004 vicprezidanto de Ĉefa estraro de PEA. De la jaro 2011 vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto. De la jaro 1980 prezidanto de Esperanto-rondo "KASTELO" en Malbork, kie li kunlabore kun Vicurbestrino de Malbork d-rino Danuta Stanek-Gutowska (esperantistino, distingita per la insigno "Merita esperantisto" en la 2004) kreis la esperantistan "PARKON de la MONDO" kun i.a. la Monumento de Ludoviko Zamenhof kaj kverko Esperanto. Krome de lia kaj ŝia iniciato kaj de aliaj lokaj geesperantistoj aperis: Zamenhof-placo, skvaro Esperanto, Esperanto-memorshtonoj omaĝe al Antoni Grabowski, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, Etsuo Miyoshi, Johano Paŭlo la 2-a, Reinhard Selten, Helmar Frank kaj 10-lingva obelisko "Paco regu sur la Tero" kaj multaj aliaj ZEO-j - sume 43 !!! Do certe la unua loko en la mondo, nenie estas pli da ZEO-j en unu urbo.

En 2003 li estis gasto ĉe SEFT.[1]

Distingoj

En la jaro 2012 Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski dekrete atribuis al li la ŝtatan ordenon la merit-krucon pro la popularigo de Esperanto kaj pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo atribuis al li monpremion pro la benediktana laboro pri ampleksa trivoluma ESP-ANG-POLA VORTARO transdonita al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) por fineldoni la vortaron kaj tio sukcesis en la jaro 2013.

Referncoj