Eduardo la Ekzilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eduardo la Ekzilito (n. 1016, m. aŭguston 1057), foje nomata Eduardo Aetheling (Princo Eduardo), estis anglosaksa princo kaj filo de Edmundo Ironside kaj Elgifu. Li akiris la kromnomon la Ekzuilito pro ke li pasis la plejparton de sia vivo ekster Anglio.

Post kiam li konkeris Anglion en 1016, la dana reĝo Kanuto la 1-a sendis Eduardon kaj ties fraton Edmundon al Svedio, celante ilian murdon, sed ili estis sekrete plusendataj al Kiev kaj fine al Hungario. Eduardo loĝis en Eŭropo multajn jarojn. En 1057 la senfila Eduardo la Konfesanto eltrovis ke Eduardo la Ekzilito ankoraŭ vivis, revokis lin kaj nomumis lin sian heredonton. Tamen Eduardo la Ekzilito mortis - eble murdata - nur du tagojn post sia reveno al Anglio en aŭgusto 1057. El tio rezultis la konflikto pri kiu heredus la anglan tronon post la morto de Eduardo la Konfesanto, kaj la normanda konkero de Anglio.

Eduardo edziĝis al Agata, kiu eble estis parenco de Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio). Ili havis tri geidojn: