Edvard Munch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La krio

Edvard MUNCH (naskiĝis 12-a de decembro 1863 en Løten; mortis 23-a de januaro 1944 en Ekely) estis norvega pentristo kaj grafikisto.

Oni taksas Munch-on kiel pioniron por la ekspresionisma direkto en la moderna pentrado. Liaj plej konataj verkoj estiĝis en la 1890-aj jaroj, sed liaj postaj verkoj atingas rimarkon, eksciton ĉe la hodiaŭaj pentristoj.

Biografio

Edvard Munch plenkreskis en la norvega ĉefurbo, Løten, Lia patro Christian Munch -- frato de la genia historisto P.A. Munch -- estis profunde kredanta oficira kuracisto kun bona salajro. Lia - 20 jarojn pli juna - edzino mortis pro tuberkulozo, kiam Edvard aĝis nur 5 jarojn. Edvard mem havis malfortan sanstaton, sed lia pli maljuna fratino Sophie estis la viktimo de apopleksio. El la 5 gefratoj geedziĝis nur la frato -- Andreas --, sed ankaŭ li mortis kelkajn monatojn post la nupto.

La gepatra domo estis spirite ekscita — kiel la esprimoj pri malsano, morto kaj malĝojo, al kiuj Munch en sia arto ofte revenas.

Lia pentraĵo la Ŝriko estis ŝtelita en somero de 2004, retrovita la 31-an de aŭgusto 2006.

Eksteraj ligiloj