Edward Aloysius Murphy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Aloysius Murphy
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1918 (1918-01-11)
en Zono de la Kanalo de Panamo
Morto 17-an de julio 1990 (1990-07-17) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater West Point
Okupo
Okupo aerokosma inĝeniero • inĝenieromilitisto
vdr

Edward Aloysius MURPHY (naskita en 1918, verŝajne en la Panama Kanala Zono, mortinta en 1990) estis kapitano kaj esploristo ĉe aer-armea bazo Wright-Patterson en Dayton (Ohio).

En 1949 li partoprenis en projekto nomata MX 981, kiu esploris fortan akceladon de homaj korpoj. Oni tiucele metis 16 sensilojn al homa korpo kaj akcelis ĝin. Post unu tia mezurado oni konstatis, ke neniu el la 16 sensiloj, mezuris ĝuste, kaj Murphy trovis, ke ĉiujn 16 oni muntis malĝuste, kvankam estis nur du manieroj fari tion. Tiam li eldiris la faman leĝon de Murphy: "Se estas du manieroj fari ion kaj unu el ili kondukas al katastrofo, oni supozu ke tiel estas farate."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]