Edward Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Edward BACH (prononcu /'bæt / ; naskiĝis la 24-an de septembro 1886 en Moseley ĉe Birmingham - mortis la 27-an de novembro 1936) estis brita kuracisto, homeopato kaj spirita verkisto, plej konata pro evoluigo de t.n. Bach-florokuraciloj , formon de alternativa medicino inspirita de klasikaj homeopatiaj tradicioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bach kreskis en Birmingham, studis medicinon ĉe la Universitata Kolegia Hospitalo en Londono kaj akiris diplomon pri ĝenerala sano en Kembriĝo. Antaŭ ol li komencis okupiĝi pri alternativaj terapioj, li estis armea kuracisto prizorganta militviktimojn dum la 1-a mondmilito; sekve li laboris ĉe National Temperance Hospital (Nacia kontraŭalkohola hospitalo?) kaj havis sukcesan praktikon en la strato Harley.

En 1917 oni trovis ĉe Bach malignan tumoron , kiu estis forigita de lia lieno. Estis prognozate, ke restas al li nur tri monatoj da vivo, sed anstataŭ tio li resaniĝis. Bach mortis trankvile en dormo la 27-an de novembro 1936 en la aĝo 50 jaroj.[1]

Nosodoj de Bach[redakti | redakti fonton]

Ekde 1919 li laboris en Londona homeopatia hospitalo, kiel li estis influita de la laboro de Samuel Hahnemann. [2 ] p. 186 En tiu periodo, li evoluigis sep bakteriajn nosodojn konatajn kiel la sep Nosodoj de Bach, kiuj tamen ricevis nur limigitan rekonon. Ilia uzo plejparte limiĝis inter britaj homeopatiaj terapiistoj. Tiuj ĉi intestaj nosodoj [3 ] estis estigitaj de Bach kaj la britaj homeopatoj, John Paterson (1890-1954) [4 ] kaj Charles Edwin Wheeler (1868-1946) [5 ] en la 1920-aj jaroj. Ilia uzo estas bazita sur la varia intestoa bakteria flaŭro asociita kun personoj de malsamaj homeopatiaj konstituciaj tipoj. [6 ]

Floroj de Bach[redakti | redakti fonton]

En 1930, en la aĝo de 43 jaroj, li decidis serĉi novan kuracteknikon. Li pasigis printempon kaj someron malkovrante kaj preparante novajn florkuracilojn - kiuj inkluzivas neniun parton de la planto sed simple laŭ la proklamo de Bach estas nuraj formuloj de la energio de la planto. Vintre li kuracis senpage siajn pacientojn.

Anstataŭ ol esti bazitaj sur medicina esplorado kaj uzado de sciencaj metodoj, floroj de Bach estis derivitaj (malkovritaj) intuicie [7 ] kaj bazitaj sur de li perceptitaj metapsikaj ligoj al la plantoj. [2 ] p. 185 Se li havis negativan emocion, li tenis sian manon super malsamaj plantoj, kaj se iu mildigis la emocion, li atribuis la potencon resanigi tiun emocian problemon al tiu planto. Li kredis ke frua matenosunlumo pasanta tra roseroj sur floropetaloj transdonas la resanigon de la floro al la akvo [8 ] , tiel ke li kolektis la rosogutojn de la plantoj kaj konservis la roson per egala kvanto da brando por produkti patrinotinkturon kiu estis poste plu diluita antaŭ uzo [9 ] . Poste li trovis, ke la kvanto de roso kiun li povis kolekti ne estis sufiĉa, tial li suspendis florojn en fonta akvo kaj permesis al la sunradioj pasi tra ili. [8 ] Prefere ol rekoni rolon de ĝermoteorio de malsano, difektitajn organojn kaj/aŭ histon, kaj aliajn konatajn kaj demonstreblajn fontojn de malsano, Bach opiniis ke la malsano estas rezulto de "kontraŭo inter la celoj de la animo kaj la sinteno de la personeco. " Tiu interna milito, laŭ Bach, kondukas al negativaj humoroj kaj blokiĝo de energio kiu kaŭzas mankon de "harmonio," tiel kondukante al fizikaj malsanoj. Bach reklamis siajn kuracilojn en du ĉiutagaj gazetoj, sed ĉar liaj praktikoj ne sekvis ajnan sciencan protokolon, kaj liaj metodoj ne estis komprenitaj, la Ĝenerala Medicina Konsilio malaprobis lian reklamon. Ekzemple, en lia disertaĵo Heal Thyself li skribis: " Malsano neniam estos kuracita aŭ ekstermita per nunaj materialismaj metodoj, pro la simpla kialo ĉar malsano en sia origino ne estas materia . . Malsano estas en esenco la sekvo de konflikto inter la animo kaj la menso kaj neniam estos ekstermita sen spirita kaj mensa klopodo." En 1934, li translokiĝis al Mount Vernon en Brightwell-cum-Sotwell, Oxfordshire. Du jarojn poste li mortis, nur sep jarojn post komenco de sia serĉado de novajmedikamentoj.

Centro de Bach[redakti | redakti fonton]

La Centro de d-ro Eduardo Bach en Mount Vernon estis la hejmo kaj laborloko de Bach dum la lastaj jaroj de lia vivo. Ĉi tie li realigis esploradon en la 38-floraj kuraciloj kiuj ĝis nun portas lian nomon. [10 ] La kuratoroj kaj helpantoj ĉe la Bach Centro daŭre faras kaj disponigas la patrinotinkturojn por la Bach-florokuraciloj, laŭ la specifaj instrukcioj postlasitaj de de Dr. Bach. En la 1980-aj jaroj, kiam kreskanta tutmonda komerco kaj novaj reguligaj postuloj igis nepraktika por la Bach Centro daŭre produkti la kuracilojn endome, ili invitis Nelsons por transpreni plenan distribuadon. Komence oni enboteligis plantojn en Abingdon kaj poste translokiĝis al Wimbledon. [11 ] La rilato inter Nelsons kaj La Centro de d-ro Eduardo Bach daŭras ĝis nun. [11 ] La Centro de Bach estas malferma al vizitantoj kaj ofertas helpon al publiko en la formo de eduko, publikaĵoj kajplusendoj al terapiistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mechthild Scheffer, The Encyclopedia of Bach Flower Therapy (Rochester, VT: Healing Arts Press, 2001), pp. 13-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]