Edward Dębicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Dębicki
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1935 (1935-03-04) (89-jaraĝa)
en Kaluŝ
Etno romaoj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo poeto • komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward DĘBICKI (naskiĝis la 4-an de marto 1935 en Kałusz (Ivano-Frankivska provinco)) – pola poeto, akordionisto, aŭtoro kaj komponisto de muzikaj spektaĵoj, kunkreinto de filmaj scenarioj kaj filma muziko, aŭtoro de pli ol 200 kantoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Franciszka Raczkowska kaj Władysław Krzyżanowski. Post la dua mondmilito la familio akceptis novan nomon – Dębicki. Infanaĝon kaj junecon pasigis en la sama migranta grupiĝo de ciganoj, en kiu vivis cigana poetino Bronisława Wajs - Papuŝa.

En 1955 li fondis en Gorzów Wielkopolski Ciganan Muzikan Teatron "Terno" kaj establis Asocion de Kreintoj kaj Amikoj de Cigana Kulturo je la nomo de Papuŝa. Danke al Dębicki de 1989 en Gorzów Wielkopolski estas organizataj Internaciaj Renkontoj de Ciganaj Ensembloj „Romane Dyvesa”.

En 1993 estis eldonita lia poezia libro Pod gołym niebem (Sub la nuda ĉielo). En 2004 oni eldonis lian libron Ptak umarłych (Birdo de la mortintoj), kiu priskribas tragedion de ciganaj familioj en Volinio dum la dua mondmilito, flanke de ukrainaj naciistoj.

En 2012 estis distingita per Ora Medalo Merita al Kulturo Gloria Artis

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]