Edward Bulwer-Lytton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edward George Bulwer-Lytton)
Edward Bulwer-Lytton
Persona informo
Edward Bulwer-Lytton, 1. Baron Lytton
Naskonomo Edward George Earle Lytton Bulwer-Lytton
Naskiĝo 25-an de majo 1803 (1803-05-25)
en Londono
Morto 18-an de januaro 1873 (1873-01-18) (69-jaraĝa)
en Torquay
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Trinity College • Halo Triunuo vd
Partio Whig vd
Subskribo Edward Bulwer-Lytton
Familio
Patro William Earle Bulwer vd
Patrino Elizabeth Barbara Lytton vd
Gefratoj Henry Bulwer, 1st Baron Dalling and Bulwer • William Earle Lytton Bulwer vd
Edz(in)o Rosina Bulwer Lytton vd
Infanoj Robert Bulwer-Lytton, 1st Earl of Lytton • Emily Bulwer-Lytton vd
Profesio
Alia nomo Owen Meredith • Pisistratus Caxton vd
Okupo dramaturgoverkistopolitikisto • romanisto • poeto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • prozisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • politiko vd
Aktiva en LondonoAnglio vd
Verkado
Verkoj Pelham ❦
Godolphin ❦
La Lastaj Tagoj de Pompejo ❦
Rienzi ❦
The Coming Race ❦
Ernest Maltravers ❦
Paul Clifford ❦
Leila: or The Siege of Granada ❦
Eugene Aram ❦
La Lasto el la Baronoj ❦
La Damo de Liono ❦
Not So Bad as We Seem, or, Many Sides to a Character: A Comedy in Five Acts ❦
Richelieu ❦
Money vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward George BULWER-LYTTON (n. la 25-an de majo 1803 en Londono, m. la 18-an de januaro 1873 en Torquay) estis angla verkisto kaj politikisto.

Per siaj dramoj, historiaj romanoj kaj krimromanoj, laŭstile troviĝantaj inter romantismo kaj realismo, li fariĝis unu el la plej popularaj verkistoj siatempaj. Mondfamon li gajnis per sia romano The Last Days of Pompeii (= La lastaj tagoj de Pompejo), kiu en la 20-a jarcento plurfoje estis filmigita.

Li estas tiu kiu elpensis la frazojn "la malklera homamaso" kaj "la plumo estas pli potenca ol la glavo". Neforgesebla lia nomo krome restas pro parodia konkurso: Ĉar la komenco de lia romano Paul Clifford (It was a dark and stormy night…) neglektis ĉiujn regulojn de bona stilo, oni en la jaro 1982 decidis lanĉi konkurson por trovi laŭeble plej teruran komencon de literatura verko. La anglalingva retpaĝo pri tiu ĉi konkurso troviĝas ĉe: http://www.bulwer-lytton.com/

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pelham (romano, 1828)
  • Paul Clifford (romano, 1830)
  • The Last Days of Pompeii (romano, 1834)
  • Rienzi, the Last of the Roman Tribunes (romano, 1835)
  • The Lady of Lyons (dramo, 1838)
  • Money (dramo, 1840)
  • Zanoni (romano, 1842)
  • A strange story (romano, 1862)
  • The Coming Race (1871)