Edward O'Hare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
O'Hare en sia aviadilo, en printempo 1942. Kvin japanaj militflagoj reprezentas detruitajn aviadilojn.

Edward Henry "Butch" O'Hare, naskita la 13-an de marto 1914 en Sankta-Luizo, mortinta la 27-an de novembro 1943 super Pacifiko, estis aviadila vickolonelo en la usona mar-armeo kaj heroo de la dua mondmilito.

La 20-an de februaro 1942 li kiel unua usonano ricevis la titolon fighter ace (batal-pintulo), ĉar li detruis kvin malamikajn aviadilojn.

Lia lasta operaco okazis nokte de la 27-a de novembro 1943. Li gvidis la unuan noktan aviadil-atakon de la usona mar-armeo iam ajn lanĉitan de aviadil-ŝipo. Dum batalo kun grupo da japana torpedaj bomb-aviadiloj lia avidilo estis depafita kaj neniam retrovita.

En 1945 la mar-armeo nomis destrojeron laŭ O'Hare. De la 19-a de septembro 1949 flughaveno ĉe Ĉikago portas lian nomon.