Edward Osborne Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Edward Osborne Wilson estis la biologo, kiu iniciatis kaj disvolvis apartan branĉon de la biologia evoluismo, la Socibiologion, nome la darvinaj evoluismoj aplikitaj al la socio. Li okupiĝis ankaŭ pri Mirmekologio (branĉo de entomologio), ĉiam por demonstri siajn socibiologiajn tezojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilson naskiĝis (1929) en Birmingham (Alabama). Ek de infanaĝo montris inklinon al la naturaj sciencoj. Liaj gepatroj sin separis kiam li havis nur sep jarojn, guste en tiu periodo li damaĝis siajn okulojn akcidente. La juna Wilson, kune kun la patro traloĝis en diversaj urboj, konservante tamen la pasion por la bestoj.

Li magistriĝis en Harvard University.

Socibiologio[redakti | redakti fonton]

Wilson difinis la kampon de sia studoj, ene de sociologio kaj natursciencoj, “Socibiologio”, konsiderita kiel sistema studo subperspektive de sociologio-evoluismo, pri la socia konduto-sinteno.

Li celis fari el Socibiologio novan kampon de scienca esploro, bazitan sur teorioj evoluismaj darvinaj. Li intuiciis ke la konduto, kaj de la bestoj kaj de la homoj, estas produkto de la interago de la gena heredaĵo kaj mediaj stimuloj; kaj entreprenis longajn sistemajn studojn pri la konduto de insektoj, kaj aparte de formikoj.

Unu el primaraj celoj de la esploristo estis fiksi la esplorkampon inter la separa punkto de la du sciencoj, tiu de natursciencoj kaj tiu de la sociaj objektoj. Pro tio li elpensis sumaĵon de reguloj, tio estas epigenetikaj de la mensa evoluo.

Rilate la amplekson religian, Wilson priskribis sian pozicion de deista[1], ĝin difinante kiel trairon foran el la tradiciaj skemoj. Wilson subtenis ke la kredo je Dio, aŭ la religiaj ritoj, estas produkto de la evoluo [2]. Pro tiu motivo la scienco, laŭ Wilson, devas kunlabori kun la religio, kaj establi profitan akordon.

La socibiologiaj ideoj estis temo de diversaj kritikoj, flanke de liberalaj kaj konservativaj pensfluoj, ofte favoraj al la ideo ke la homa konduto estas produkto ankaŭ sur la kultura komponanto. Sed tiu vidpunkto malkontentigis ie kaj tie pro, vera aŭ timata, ekscesa redukto de la homa konduto al socia produkto kvazaŭ la libera elekto ne ekzistus kaj la moralo ne fondiĝus, krom sur kutimoj, ankaŭ sur la persona elekto. Foje li estis akuzita pri rasismo, mizogineco kaj eŭgenetiko[3].

Formikoj baraktas tra kredo kaj ateismo[redakti | redakti fonton]

Nun E. O. Wilson revenas precizigi siajn ideojn per aparta romano, Anthill ("Formikejo”) kiu estis inter la literaturaj kaj sociologiaj kazoj en Usono en 2010. Kaj tion li faras igante la formikojn diskutantaj pri la ekzisto de supernaturaj estaĵoj kiuj por la formikoj estas la starantaj homoj. La homoj tiukaze reprezentas, en la romana fikcio, Dion: ili pridiskutas la duvalentecon de ilia ĉeesto.

Kion opinias Wilson pri la kredo je Dio?

Necesas distingi inter la pozicioj de populara disvastiganto de sociologio – zoologo kaj aktivulo brita ateisto Richard Dawkins – kaj tiuj de lia majstro Wilson. Tiu ĉi lasta aperigas, el la rezonadoj de la formikoj, ke la kredo je Dio ne estas simple falsa sed “estas vera darvinsence”, ĉar ĝi produktas socian interligitecon de la homaj socioj”. Eblas ankaŭ ke la religio havas funkcion nur utilan. Wilson asertas taksi sin nek ateisto nek agnostikulo sed “teisto provizora. Tio signifas ke mi ne volas allasi la eblecon de iu Kaŭzo Lasta. Sed ni ne estas vere proksimaj al la kompreno pri kio vere temas”.

En la romano Wilson enscenigas kontrastojn inter formikoj ateistaj kaj dikredantaj. La unuaj negas, la duaj konfesas la ekziston de dioj en formo de “arboj sin movantaj”, diaĵoj kapricaj kiuj povas alporti al la formikoj grandiozajn donacojn aŭ ilin detrui senmotive. Pravas la formikoj dikredantaj: la arboj sinmovataj vere ekzistas. Estas la homoj, diaĵoj favorkoraj kiuj kiam forlasas sur lagobordoj restaĵon de siaj piknikoj liveras al la formikoj neatenditan abundon. La dinamiko rememoras tiujn de la "cargo cult" de Oceanio, kie la aborigenoj taksis ŝipoj de la dioj tiujn eŭropajn alportantajn nutrajn helpojn.

Sed kiam, ĝuste danke al tiu abundo, la insektoj multiĝas ĝis geni la homojn, tiuj ĉi senantaŭvidige detruas per insekticidoj aŭ flamaj ĵetiloj. La ateistaj formikoj malpravas, do. Tamen ankaŭ tiuj dikredantaj ne tute pravas ĉar la “arboj sinmovantaj ne estas supernaturaj entaĵoj”. Sed la fakto ke la homoj ne estas dioj ne pruvas ke la dioj ne ekzistas. Ankaŭ kiel romanisto, Wilson ne sin lasas redukti al la skemoj de ateismaj epigonoj kiel Dawkins. Kaj Socibiologio konservas tutan sian neredukteblan duvalentecon. [1]

Precipaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Creation
  2. Human Nature
  3. Douglas, Ed (2001). Darwin's Natural Heir. Guardian Unlimitied.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]