Edward Sapir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edward Sapir.

Edward SAPIR [EDŭard saPIR], naskiĝis en 1884, mortis en 1939) estis jud-usona antropologo kaj lingvisto, gvida figuro en la usona strukturismo. Li naskiĝis en Lauenburg, Germanio (kiu nun estas Lębork/Lenborko en Pollando). Li studis sub Franz Boas, instruisto de Benjamin Whorf.

Li estis profesoro ĉe la Universitato de Ĉikago kaj poste ĉe la Universitato Yale. Li estis unu el la unuaj esplorintoj de la rilatoj inter lingvistiko kaj antropologio.

Esplortemoj[redakti | redakti fonton]

Sapir studis multajn lingvojn kaj popolojn, inkluzive plurajn atabaskajn lingvojn, la ĉinukan, la dinean, la nutkan, la pajutan, la takelman, la viŝraman kaj la janan.

Hipotezo de Sapir-Whorf[redakti | redakti fonton]

La parta atribuo de la tianoma Hipotezo de Sapir-Whorf al Sapir estas klarigebla nur per tio, ke oni tre diligente mislegis liajn verkojn.

Ja unuflanke Sapir parolas en sia verko lingvo, enkonduko en parolstudon, en la enkonduko, pri:

la iluzio, ke penso povus esti sen lingvo

tiel celante ĝeneralan penskapablon kaj ĝeneralan parolkapablon, sed en la ĉapitro 9a, li diras:

... Estas facile montri, ke lingvo kaj moroj ne havas esencan interdependon. Idiomoj neniom parencaj okaze apartenas al sammoraj popoloj, kaj tre proksimaj lingvoj (kelkokaze unu sama lingvo) dependas je malsamaj kulturcentroj. De tio oni trovas multajn frapajn ekzemplojn inter la praloĝaj popoloj de nordameriko...

kaj mallonge poste:

...Estas multaj kontaktoj inter la triboj hupa, jurok kaj karok, tiagrade ke la tri triboj ordinare ĉeestas la gravajn religiajn ritojn de iu el ili. Malfacile oni divenus, kiu el la komunaj moroj havas sian devenon en tiu aŭ ĉi tiu el la triboj, ĉar tiom tuta estas la unueco en agado, sento kaj penso. Sed iliaj idiomoj ne nur reciproke fremdas: ja ili po estas ano de iu el la ĉefaj lingvogrupoj amerikaj...

Sapir kaj internaciaj helplingvoj[redakti | redakti fonton]

Sapir interesiĝis pri alpreno de internacia helplingvo. En artikolo aperinta en 1925 "The Function of an International Auxiliary Language"[1] ("La funkcio de Internacia Helplingvo") li analizas la bezonon de internacia helplingvo, montras ke kvankam la angla, laŭ li, jam estis aŭ tre baldaŭ estas fariĝonta la universala helplingvo, ĝi ne tute bone taŭgas. Li por tio argumentas per la ambigueco de anglaj vortoj kiuj povas esti senŝanĝe ĉu nomoj ĉu verboj, kaj per manko de sistema derivsistemo, kio igas la anglan multe pli malfacile regebla de fremduloj ol unuavide supozite. Li aspiras al internacia planlingvo sed ne konsideras ke Esperanto estas la plej taŭga. Li opinias ke sciencistoj devas esplori por interkonsenti pri kiu estu la plej taŭga planlingvo. Li konsekvence prezidis en 1930 kaj 1931 IALA (International Auxiliary Language Association) kiu en 1951 estis publikigonta Interlingvaon de Alexander Gode. Tamen Sapir ne rekte rilatas al Interlingvao kiu estis kreita plurajn jarojn post lia forpaso.

La internacilingva movado estas havinta, ĝis nun, iel sektecan kaj esoteran mienon. Ĝi nun tamen ŝajnas kvazaŭ ĝi alprenus la ecojn de internacia malferma forumo. La kreskanta grado en kiu lingvistoj matematikistoj kaj sciencistoj pripensis la problemon estas promesplena signo por la estonto. Estas bona afero ke la ideo de internacia lingvo ne plu estas nur prezentita en idealismaj vortoj, sed pli kaj pli aspektas kiel praktika aŭ teĥnologia problemo kaj provo purigi la pensproceson. Inteligentuloj ne devus rajtigi al si fariĝi internacilingvodogmemuloj. Ili faru ĉion kion ili povas por konservi la problemon eksperimenta, bonvenigante kritikojn pri ĉiuj punktoj kaj fidante je iompostioma apero de iu internacia lingvo kiu taŭgus por la moderna spirito.[2]

—The Function of an International Auxiliary Language, E.Sapir, Romanic Review, Julio 1925

Edward Sapir kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

"La logika neceso de internacia lingvo en modernaj tempoj estas en stranga kontrasto al la indiferenteco kaj eĉ kontraŭemo, kun kiu la plimulto da homoj rigardas ĝian eblon. La provoj ĝis nun faritaj por solvi la problemon inter kiuj Esperanto verŝajne atingis la plej altan gradon de praktika sukceso, tuŝis nur tre malgrandan parton de la popoloj.
La rezisto kontraŭ internacia lingvo havas malmulte da logiko aŭ psikologio por si. La supozita artefariteco de lingvo kiel Esperanto aŭ iu el la similaj lingvoj, kiuj estis prezentitaj, estis absurde troigita, ĉar estas sobra vero, ke estas praktike nenio en tiuj lingvoj kio ne estas prenita el la komuna stoko da vortoj kaj formoj, kiuj grade evoluis en Eŭropo." ("Encyclopaedia of Social Sciences", 1950, vol. IX, p. 168.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Function of an International Auxiliary Language, E. Sapir Unue publikigita en Romanic Review, Julio 1925. Ankaŭ publikigita en H. N. Shenton, E. Sapir and O. Jespersen, International Communication: A Symposium on the Language Problem, London 1931, pp. 65-94.
  2. The international language movement has had, up to the present time, a somewhat cliquish or esoteric air. It now looks as though it might take on the characteristics of an international Open Forum. The increasing degree to which linguists, mathematicians and scientists have been thinking about the problem is a sign that promises well for the future. It is a good thing that the idea of an international language is no longer presented in merely idealistic terms, but is more and more taking on the aspect of a practical or technological problem and of an exercise in the cleaning up of the thought process. Intelligent men should not allow themselves to become international language doctrinaires. They should do all they can to keep the problem experimental, welcoming criticism at every point and trusting to the gradual emergence of an international language that is a fit medium for the modern spirit. The Function of an International Auxiliary Language
  3. The logical necessity of an international language in modern times is in strange contrast to the indifference and even opposition with which most people consider its possibility. The attempts so far made to solve this problem, of which Esperanto has probably had the greatest measure of practical success, have not affected more than a very small proportion of the people whose international interest and needs might have led to a desire for a simple and uniform means of international expression, at least for certain purposes. (...) The opposition to an international language has little logic or psychology in its favor. The supposed artificiality of such a language as Esperanto or any of the equivalent languages that have been proposed is absurdly exaggerated, for in sober truth there is practically nothing in these languages that is not taken from the common stock of words and forms which have gradually developed in Europe.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Edward Sapir » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»