Edward Snowden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Snowden en televida intervjuo de junio 2013

Edward Joseph Snowden - naskiĝis la  21-an de junio 1983(nun 1983-06-21), do nun 40-jara - estas usona eksa teknika entreprenisto por la usona sekreta servo Nacia Sekureca Agentejo (NSA) kaj iama oficisto de la ŝtata Centra Informokapta Agentejo (CIA) de Usono. Li en junio 2013 en gazetaraj komunikoj malkaŝis detalojn pri pluraj sekretegaj usonaj kaj britaj registaraj informkontrolaj programoj. Unu el tiuj programoj estas PRISM.

Laŭ artikoloj publikigitaj en The Washington Post kaj The Guardian, PRISM provizas al la NSA senobstaklan aliron al datumoj stokitaj en serviloj apartenantaj al usonaj novteknikaj entreprenegoj: Google, Facebook, Microsoft...

Tamen, kiam ili estis demandataj rilate al la malkaŝaĵoj, administruloj de tiuj kompanioj neis la ekziston de tia libera aliro al la NSA.

Samtempe, la usona prezidanto Barack Obama malkontestis ke PRISM estas programo por kolekti informojn rilate al fremduloj por objektive eviti terorismajn agojn. Iuj registaranoj precizigis ke la celado de tiu programo ne estas kolekto de informoj pri usonaj civitanoj.

Eksterlande la diplomataj kaj politikistaj medioj skandalis pro la maldeca agado de la usona registaro.

Fuĝo el Usono

En majo 2013, rivelinte la sekretajn programojn, li eskapis el sia hejmo en Havajo al Honkongo.[1] La 23-an de junio 2013, li plu vojaĝis al Moskvo,[2] kie li restis en la transira zono de la flughaveno.[3]

Referencoj