Edwin (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin (Northumbria)

Edwin (n. ĉ. 586, m. la 12-an de oktobro 633 - aŭ eble 632) estis reĝo de Northumbria, Anglio, de ĉirkaŭ 616 al sia morto.

Familio

Li estis filo de Aella, reĝo de Deira. Lia fratino Acha edziĝis al Aethelfrith, kiu regis Bernicia ekde 593, kaj poste tutan Northumbria. Alia frato aŭ fratino estis patro de Hereric, patro de Sankta Hilda de Whitby, kaj Hereswith, kiu edziĝis al Aethelric, frato de Anna (East Anglia).

Frua vivo

Laŭ la Anglosaksa Kroniko, post la morto de Aella en 588, viro nomata Aethelric gajnis la tronon de Deira. Pri Aethelric restas preskaŭ neniuj informoj. Nepost 604 Aethelfrith unuigis la regnojn Bernicia kaj Deira, tiel fondante Northumbria. Dum ties regado Edwin vivis ekzile, eble en Kimrio.

East Anglia

Ĉirkaŭ 616 Edwin loĝis en East Anglia, kie Reĝo Raedwald unue volonte protektis lin kaj bonvenigis lin en sian domanaron. Aethelfrith trifoje promesis grandan sumon da mono al Raedwald se li mortigus Edwin. La unuan kaj duan fojojn Raedwald rifuzis. La trian, Aethelfrith, kiu estis verŝajne la plej potenca anglosaksa reĝo, minacis ke li invados East Anglia. Raedwald promesis aŭ mortigi aŭ transdoni Edwin. Tam lia virta edzino riproĉegis lin, dirante ke oni neniam agu perfide kaj neniam transdonu amikon kontraŭ mono.

Edwin rifuzis proponon ke li eskapu. Lin vizitis fremdulo, eble Paulinus, la estonta episkopo de Jorko. Tiu diris ke Raedwald subtenos Edwin, kiu estis destinata iĝi pli potenca ol iu ajn antaŭa anglosakso.

Raedwald marŝis norden kun granda armeo por ataki Aethelfrith antaŭ ol tiu povus kunigis ĉiujn siajn soldatojn. Sekvis batalo proksime al Rivero Trent kaj al Gainsborough (Lincolnshire). Dum la batalo mortis Aethelfrith kaj Raegenhere, filo de Raedwald. Edwin gajnis la tronon de Northumbria, kaj la filoj de Aethelfrith fuĝis al Skotlando.

Regado

En 616 aŭ 626 Edwin aneksis la malgrandan keltan regnon Elmet. Ĉirkaŭ 625 (post la morto de Raedwald) li kaptis Lindsey, Lincolnshire.

Edwin kaj Eadbald, reĝo de Kent, estis alianculoj, kaj Edwin edziĝis al ties fratino Aethelburg. Estis kondiĉo de la edziĝo ke Aethelburg rajtu praktiki kristanismon. Paulinus akompanis ŝin al Northumbria kaj iĝis la unua episkopo de Jorko.

La 19-an de aprilo 626 Aethelburg naskis filinon, Eanflaed. Paulinus diris al Edwin ke estis pro liaj preĝoj ke la nasko de Eanflaed) bone iris. La nasko okazis samtempe ol Edwin eskapis komploton murdi lin. Dungmurdisto sendita de Cwichelm, reĝo de Wessex, malsukcese penis mortigi Edwin. Paulinus persvadis Edwin konsenti al la bapto de Eanflaed (kune kun 11 aliaj anoj de la reĝa domanaro), kaj Edwin ĵuris ke, se li venkus Cwichelm, li konvertiĝus. Edwin ja venkis, kaj la 12-an de aprilo 627 li baptiĝis.

Laŭ irlandaj fontoj, Fiachnae mac Baetain, irlanda reĝo de Dalriada, invadis Northumbria kaj sieĝis Bamburgh en 623-624.

Edwin multe pligrandigis Northumbria, konkerante najborajn regionojn. De ĉirkaŭ 627 Edwin estis la plej potenca anglosaksa reĝo de Anglio, kaj li mem regis ne nur Northumbria sed ankaŭ multe de la orienta parto de Mercia, Manksinsulon, kaj Anglesey. Li fondis Edinburgon (nomata laŭ li) kiel fortikaĵo kontraŭ skotaj invadoj.

Morto

En 629 Edwin venkis Cadwallon ap Cadfan, kimran reĝon, kiu aŭ omaĝis al Edwin aŭ estis ekzilata. Tamen aŭtune de 633 (aŭ eble 632) Penda de Mercia kaj Cadwallon kuniĝis por militi kontraŭ Edwin: Edwin malvenkis kaj mortis dum batalo. Laŭdire lia kadavro estis portempe kaŝata en Arbaro Sherwood.

Post la morto de Edwin, Northumbria reiĝis plejparte pagana. Aethelburg revenis al Kent, akompanata de Paulinus. Sekvis iom da konfuzo en Northumbria. Eanfrith mallonge regis Bernicia, sed eble Deira mallonge sendependis. En 634, post la mortigo de Eanfrith, Oswald, filo de Aethelfrith, reunuigis Northumbria.

Edwin estis venerata kiel sanktulo, kvankam lian kulton superis tiu de Oswald.

Ŝablono:LigoLeginda