Edwin Burg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edwin BURG (1925 –) estas nederlanda esperantisto kaj honora membro de UEA (2003).

Edwin Burg (1925) naskiĝis en la iama kolonio Nederlanda Orienta Hindujo (nuna Indonezio. Post malliberigo (1942–1945) en japanaj koncentrejoj en la insulo Javo pro la Dua mondmilito, li en 1946 ekloĝis en Nederlando, studis ekonomion kaj laboris en banko. En 1965 li eklernis Esperanton kaj ekde tiam dediĉis sin al disvastigo de la lingvo, skribis leterojn al aŭtoritatuloj kaj artikolojn por ĵurnaloj, mecenatis plurajn Esperanto-organizojn. Dume li fariĝis estrarano de la Haga Sekcio de la Nederlanda unuiĝo LEEN. Ekde 1979, tuj post lia emeritiĝo, li ĉiutage vizitis la oficejon de la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) kaj poste establis kaj gvidis la tiean informejon Esperanto-Centro Nederlanda. Li eldonis skriban kurson kaj varbis plurdekojn da novaj Esperantistoj. De 1995 li estas estrarano de IEI. Edwin Burg estas, cetere, Honora Membro de IEI de 2002 kaj de 2003 de UEA. Lia agado estas altnivela kaj profesia, li multloke kreis grandan respekton por la lingvo Esperanto.