Edwin Linkomies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edwin Linkomies
Edwin Linkomies

ĉefministro de Finnlando

Naskiĝo 22-a de decembro 1894
en Viborg (finne Viipuri), Karelio
Morto 9-a de septembro 1963
en Helsinko
Nacieco Flago-de-Finlando.svg Finnlando
v  d  r
Information icon.svg

Edwin Linkomies (naskiĝis la 22-an de decembro 1894, mortis la 9-an de septembro 1963) estis finna literatursciencisto kaj politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 5-a de marto 1943 ĝis la 8-a de aŭgusto 1944.

Li studis literatursciencon en la Universitato de Helsinko kaj poste tiuj de Halle kaj Lepsiko en Germanio. En 1923 li iĝis profesoro pri latina literaturo en la Universitato de Helsinko, kaj de 1932 kaj 1943 estis vicrektoro de la universitato. 1956 kaj 1962 li estis rektoro kaj de tiam ĝis sia morto kanceliero de la universtitato.

Ekde la jaro 1933 li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la politikan partion Nacia Koalicio. Kvankam li mem kreskis dulingve finne kaj svede, li estis kontraŭulo de la ŝtata finna-sveda dulingveco de Finnlando.

La 5-a de marto 1943 la ŝtata prezidento li Risto Ryti nomumis lin posteulo de la ĝis-tiama ĉefministro Johan Wilhelm Rangell en la tempo de la daŭrigo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio. Plej li penis interkonsenci pactraktaton inter la du ŝtatoj, kion la sovetuniaj gvidantoj malakceptis inter alie pro ĉeesto de armeaj unuoj de Nazia Germanio en Finnlando. Post kiam Carl Gustaf Emil Mannerheim elektiĝis ŝtata prezidento la 4-an de aŭgusto 1944, Edwin Linkomies la 8-an de aŭgusto en sia ĉefministra ofico anstataŭiĝis per Antti Hackzell, kiu la 19-an de septembro en Moskvo subskribis armisticon inter Finnlando kaj Sovetunio, sen ke la finnoj rericevis la en la Vintra Milito 1939/1940 per armea agreso de Sovetunio forprenitajn finnajn teritoriojn en Karelio. Dum la oficperiodo kiel ĉefministro, Edwin Linkomies krome estis prezidanto de sia partio Nacia Koalicio.

Post la interkonsentiĝo de armistico inter Finnlando kaj Sovetunio la sovetiaj regantoj konsideris lin nedezirata politikisto; en verdikto de februaro 1946 li kondamniĝis je 5 ½ jaroj da malliberiĝo, sed tamen en 1948 liberiĝis kadre de amnestio. Post sia reliberiĝo li retiriĝis el la politika vivo kaj plulaboris kiel universitata profesoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]