Edwin de Kock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin de Kock
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1930
en Ŝablono:Flagikono Sud-Afriko
Lingvoj Esperantoafrikansaangla
Nacieco usonano
Ŝtataneco Sud-AfrikoUsono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • Kvin Elementoj (1957-58, eld. 1970)
  • Ombroj de la Kvara Dimensio (1961)
  • Fajro sur mia lango (1967)
  • Poemoj kaj Prozeroj (1970)
  • Plukonstrue (1975)
  • Japaneskoj (1982)
  • Saluton al la suno (1983)
  • La konflikto de la epokoj (1984-85)
  • Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992)
  • Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, i.a. Lastaj poemoj (2005)
  • Sub Fremdaj Ĉieloj (2008).
Akademiano jes
Esperantistiĝis en 1955
vdr

Edwin de KOCK [edŭin de kok] (naskiĝis la 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko) estas sudafrik-devena usona instruisto kaj profesoro kaj unu el la plej gravaj vivantaj Esperanto-poetoj.

De Kock en Sud-Afriko lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Krom kiel originala poeto li elpaŝis kiel biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro kaj movadano. Li estas laika predikanto Adventista, misiisto, teologo, vegetarano kaj kontraŭrasisma aktivulo. De Kock krom en Esperanto ankaŭ verkis, tradukis kaj redaktis angle kaj afrikanse. Li estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 1973, Honora Membro de UEA ekde 2000.

Poezio kaj esperantologio

Sur la kampo de la poezio li ellaboris teoriojn pri metriko, klarigitajn en la antaŭparolo de Testamente (2007). Per originalaj poemoj li kontribuis al multaj revuoj, antologioj kaj librokolektoj.

Kiel esperantologo li i.a. kontribuis al la landnoma problemo kaj pledis gardi la diakritajn literojn. Eble plej grava estas lia eseo "Principoj por la takso de neologismoj" (1987), en kiu li proponas sep kriteriojn, per kiuj oni povus juĝi, ĉu "neologismo" estus bona kaj necesa. Samjare li ankaŭ mem eldonis "Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta".

Sud-Afriko

En sia hejmlando De Kock estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko de 1977 ĝis 1989 kaj redaktoro de la landaj Esperanto-periodaĵoj Afrika Esperantisto, 19551957 kaj de Bona Espero, 19771979, 19861987.

Teksaso

Ekde la 4-a de oktobro 2000 de Kock estas Usona civitano. Li loĝas apud Edinburgo, Teksaso, Usono. En 2005 li estis honora gasto ĉe la Landa Kongreso de ELNA.

Verkoj (elekto)

Poezio

  • Kvin Elementoj (1957-1958, eld. 1970)
  • Ombroj de la Kvara Dimensio (1961)
  • Fajro sur mia lango (1967)
  • Poemoj kaj Prozeroj (1970)
  • Plukonstrue (1975)
  • Japaneskoj (1982)
  • Saluton al la suno (1983)
  • La konflikto de la epokoj (1984-1985)
  • Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992)
  • Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, i.a. Lastaj poemoj (2005)
  • Sub Fremdaj Ĉieloj. 2008. 288 p. — ISBN 978-90-77066-33-1 (antologio de poezio (eĉ post la t.n. „Lastaj poemoj”), sed ankaŭ eseoj pri la historio de Esperanto en Sud-Afriko, pri memorindaj personoj, kiujn Edwin renkontis en kaj ekster la verda mondo (2007). Serio Stafeto n-ro: 32)
  • Kontribuis al Beletra Almanako n-ro 1 de septembro 2007.

Esperantologio

  • 1987: Principoj por la takso de neologismoj. En: Mattos, Geraldo (ed.). Centjara Esperanto. Chapecò (Brazilo): Fonto 1987, p. 76-92
  • 1987: Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta (sinonimoj kaj antonimoj). Pretoria: Eld. la aŭtoro 1987, 21 p. ISBN 0-620-10746-4

Eksteraj ligiloj