Popola Unio de Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eestimaa Rahvaliit)
Popola Unio de Estonio
Eestimaa Rahvaliit
Emblemo de Popola Unio de Estonio
partio
Lando  Estonio
Estro Karel Rüütli
Fondiĝo 29-a de septembro 1994 (EME)
Ĉefa sidejo Pärnu mnt. 30-6, EE-10141 Talino
Ideologio Kampanarismo
Centrismo
Internacia aliĝo en Eŭropa Unio: Alianco por Eŭropo de Nacioj, sen tutmonda membreco
Retejo erl.ee
vdr

La Popola Unio de Estonio (estone Eestimaa Rahvaliit) estas politika partio en Estonio. Laŭ la stato de printempo 2010, ĝi estas gvidata fare de Karel Rüütli.

En la parlamenta baloto 2003, la partio kolektis 64 463 voĉojn, respektive 13,0 procentaĵoj de la voĉoj, kaj 13 parlamentajn seĝojn el 101. En la parlamenta baloto 2007, la nombro de voĉoj falis ĝis 39 211 voĉojn (7.1% procentaĵoj de ĉiuj voĉoj, malkresko je 5.9%), kaj 2 parlamentaj seĝoj en la Riigikogu, perdo de 7.Ĝi falis de la kvara plej granda al la sesa plej granda partio, superite fare de la Socialdemokratia Partio de Estonio kaj preskaŭ fare de la Estoniaj Verduloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La partio estis fondita la 29-an de septembro 1994 en Talino je la nomo "Estona Kampara Popola Partio" (Eesti Maarahva Erakond, EME). La 18-an de oktobro 1999 la partio estis renomita Popola Unio de Estonio. La 10-an de junio 2000 la Popola Unio kunfandiĝis kun la "Estonia Kampara Unio" (Eesti Maaliit, EML) kaj kun la "Estonia Partio de Pensiuloj kaj Familioj" (Eesti Pensionäride ja Perede Erakond, EPPE), iĝante la plej larĝa politika partio en Estonio. Post kunfandiĝo kun "Partio Nova Estonio" (Erakond Uus Eesti) en 2003 rezultiĝis plua kresko de membronombro. Laŭ la stato de printempo 2010, la Popola Unio de Estonio havas pli ol 9 000 individuajn membrojn.

La Popola Unio de Estonio estas partio luktanto por la interesoj de la agrikulture laborantaj estonoj, kun influoj de popolismo kaj socialdemokratio. Konsekvence, la partio spertis malfacilaĵojn gajni pli vastan subtenon en la pli grandaj urboj de la lando. La lastaj jaroj de al 2010-aj jaroj tamen alportis ŝanĝojn de la situacio. La reprezentiĝo de la popola unio en estonaj urboj inkluzive de la ĉefurbo Talino kaj la partio komencis pli cele alparoli aparte la ruslingvan malplimulton de la lando. Rusia Asocio de la Popola Unio fondiĝis en 2005. La partio havas junularan organizaĵon nomatan Rahvaliidu Noored (Popolunia Junularo), kiu havas proksimume 3000 membrojn.

En Eŭropa Unio la partio estas membro de la Alianco por Eŭropo de Nacioj, sed ne havas membrojn en la Eŭropa Parlamento. La oficiala organo de la unio estas nomata Hooliv Eesti ("Zorganta Estonio").

La unua gvidanto de la partio estis la eksa prezidanto de la Respubliko de Estonio, Arnold Rüütel. La 10-an de junio 2000, Villu Reiljan iĝis nova gvidanto de la Popola Unio. Li ankaŭ servis kiel ministro pri vivmedio kiam la Popola Unio partoprenis en la koalicia registaro kun la Estonia Reforma Partio.

La unio estis membro de estoniaj registaraj koalicioj de 1995 ĝis 1999 kaj de 2003 ĝis 2007. Inter 2003 kaj 2005 la partio estis en registara koalicio kune kun la Estonia Reforma Partio kaj la Patrolanda Unio de Estonio. Post voĉdono de nekonfido kontraŭ la registaro de ĉefministro Juhan Parts kaj ties sekva demisio el la posteno de ĉefministro, ili partoprenis en formado de nova koalicio gvide de ĉefministro Andrus Ansip, en kiu la Patrolanda Unio estis anstataŭigita fare de la Estonia Centra Partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]