Efemera planto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trillium grandiflorum antaŭe kaj la pli malgrandaj Thalictrum thalictroides malantaŭe ambaŭ estas printempaj efemeroj el la nordamerikaj deciduaj arbaroj.

Efemera planto estas planto, karakterizita de mallongaj vivcikloj, kutime ses ĝis ok semajnojn. La termino efemero signifas transiran aŭ rapide velkintan organismon. Rilate al plantoj ĝi indikas plurajn diferencajn kreskadajn strategiojn. La unua, printempa efemero, aludas la plurjarajn plantojn kiuj malaperas ĝis ĝiaj subgrundaj partoj post mallongaj kreskada kaj regenerada fazoj ĉiu printempo kiam abundo de lumo disponeblas. Alia strategio estas tio de trudherbaj efemeroj, kiuj estas tre mallongdaŭre vivantaj trudherbaj unujaraj plantoj kies vivciklo necesas malpli ol la vegetaĵa sezono. Dezertaj efemeroj estas plantoj kiuj estas adaptitaj por profiti de la mallongaj humidaj periodoj en aridaj klimatoj.

Printempaj efemeroj

La esprimo printempa efemero priskribas la vivmanieron de plurjar-plantaj duonarbaraj plantoj kiuj disvolvas aereajn partojn ( tigojn, foliojn, florojn ) frue ĉiu printempo kaj tiam rapide floras, formas semojn kaj mortas ĝis la subgrundaj partoj (radikoj, rizomoj kaj bulboj) por la resto de la jaro. Tiu stategio estas tre komuna ĉe herbaj komunumoj de deciduaj foliarbaroj, ĉar ĝi permesas al etaj herbaj plantoj de profiti de la alta kvanto de sunlumo kiu atingas la arbaran grundon antaŭ la elburĝoniĝo de la lignaj plantoj.

Ekzemploj de printempaj efemeroj estas  :

  • Claytonia sp. (Montiaceae)
  • Dicentra canadensis (fumariacoj)
  • Dicentra cucullaria
  • Dicentra eximia
  • Dodecatheon sp. (primolacoj)
  • Erigenia bulbosa (apiacoj)
  • Erythronium americanum (liliacoj)
  • Hepatica nobilis (ranunkulacoj)
  • Houstonia caerulea (rubiacoj)
  • Jeffersonia diphylla (Berberidaceae)
  • Sanguinaria canadensis (papavacoj)
  • Thalictrum thalictroides (ranunkulacoj)
  • Trillium erectum (melantiacoj)
  • Trillium grandiflorum
  • Trillium luteum
  • Trillium ovatum

Trudherbaj efemeroj

Alternative, efemero ankaŭ indikas unujarajn plantojn kiuj kompletigas siajn vivciklojn en tre malpli ol la daŭro de unu jaro; kiam plantoj simple estas klasifikitaj kiel efemeraj plantoj, tio ofte estas kion oni komprenigas. Tiel pli ol unu generacio de la planto povas formi semojn dum unu vegetaĵa sezono. Tiuj plantoj malofte havas komercan uzadon, kaj povas esti invadaj specioj. Ekzemploj estas : Cardamine hirsuta (brasikacoj) kaj Cannabis ruderalis (kanabacoj).

Dezertaj efemeroj

Tiu kutime nuda dezerto en Namakvalando (Naturrezervejo Gugap en Sud-Afriko) montras abundecon de floroj kaj dezertaj efemeroj dum la mallonga printempa humida sezono.

Dezertaj efemeroj, kia Thal-arabidopso, estas plantoj kiuj estas adaptitaj por tiri profiton el la tre mallongaj favoraj sezonoj en dezertoj. Unujaraj plantoj en dezertoj povas uzi la trudherb-efemera strategio por postvivi en dezerta medio. Tiuj specioj postvivas la sekajn sezonojn per sema "vintrodormado". Alternative, iuj plurjaraj dezertaj plantoj povas morti ĝis siaj subgrundaj partoj kaj resti "vintrodomantaj" kiam ne ĉeestas sufiĉe da akvo.

Vidu ankaŭ