Eferding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eferding
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Supra Aŭstrio
Regiono Hausruckviertel
Distrikto distrikto Eferding
Poŝtkodo 4070
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 100  (2018) [+]
Loĝdenso 1 459 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 14° 1′ O (mapo)48.30833333333314.020277777778Koordinatoj: 48° 18′ N, 14° 1′ O (mapo) [+]
Alto 271 m [+]
Areo 2,81 km² ( 281 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Eferding (Supra Aŭstrio)
Eferding (Supra Aŭstrio)
DEC
Eferding
Eferding
Situo de Eferding
Eferding (Aŭstrio)
Eferding (Aŭstrio)
DEC
Eferding
Eferding
Situo de Eferding

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eferding [+]
vdr

Eferding estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Supra Aŭstrio, al la regiono Hausruckviertel kaj estas la ĉefurbo de la distrikto Eferding. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 4 100 loĝantoj sur areo de 2,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 459 loĝantoj/km².

La historia nibelunga urbo Eferding, kiu jam 1222 ricevis la urborajton, per tio estas la tria urbo de Aŭstrio laŭ aĝo kaj estas pro la amindaj specialaĵoj volonte vizitata . En la centro situas la urboplaco, ĉe kies norda flanko troviĝas la bela kastelo Starhemberg. La nibelunga urbo Eferding posedas karakteran urboplacon kun imponaj burĝodomoj, kiu estas el mezepoko ne ŝanĝita.

kastelo Starhemberg

La kastelo Starhemberg, 1255 unuafoje dokumentita, estis la ĉefa loĝloko de historie elstara gento kaj ankaŭ hejmo de la fama defendanto de Vieno de 1683, Ernst Rüdiger Graf von Starhemberg. En la kastelo troviĝas ankaŭ la princa starhemberga familia muzeo kaj la muzeo de la nibelunga urbo Eferding. Prave ĝi estas nomata "montrofenestro" de la mondhistorio". Jen oni sentas, kiel forte enskribiĝis la nomo "Starhemberg" kaj ankaŭ tiu de la "Schaumburger" [Ŝaŭmburger] en la foliojn de la historio. La Starhemberger estas la sekvantoj de la Schaumburger gento. La iama Schaumburg estas hodiaŭ konata kiel la plej potenca burgruino de Supra Aŭstrio. La gentoj de la Schaumburger kaj Starhemberger pregis dum jarcentoj la politikan kaj la kulturan okazaĵojn de la urbo Eferding kaj de Supra Aŭstrio. Valora unikaĵo estas tablo, sur kiu Mozart skribis en la jaro 1791 la operon "Zauberflöte" (Magia Fluto) en la tielnomata Schikaneder[Ŝikaneder]-dometo. La Schikaneder-dometo kaj la tablo staris pli frue en la ĝardeno de la Starhemberger Freihaus (Libera domo) en Vieno. Kirasoj kaj armiloj memoras pri la kruelaj bataloj de la supra aŭstriaj kamparanaj militoj 1626.

1451-1505 estiĝis la en malfrugotika stilo konstruita paroĥa preĝejo Eferding Katedralo de Eferding kun duobla helika ŝtuparo kaj renesanca alttombo de la lasta grafo de Schaumburg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]