Eferding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kastelo Starhemberg

Eferding estas la ĉefurbo de la distrikto Eferding en la federacia lando Supra Aŭstrio.

La historia nibelunga urbo Eferding, kiu jam 1222 ricevis la urborajton, per tio estas la tria urbo de Aŭstrio laŭ aĝo kaj estas pro la amindaj specialaĵoj volonte vizitata . En la centro situas la urboplaco, ĉe kies norda flanko troviĝas la bela kastelo Starhemberg. La nibelunga urbo Eferding posedas karakteran urboplacon, kiu estas el mezepoko ne ŝanĝita kun imposantaj burĝodomoj.

La kastelo Starhemberg, 1255 unuafoje dokumentita, estis la ĉefa loĝloko de historie elstara gento kaj ankaŭ hejmo de la fama defendanto de Vieno de 1683, Ernst Rüdiger Graf von Starhemberg. En la kastelo troviĝas ankaŭ la princa starhemberga familia muzeo kaj la muzeo de la nibelunga urbo Eferding. Prave ĝi estas nomata "montrofenestro" de la mondhistorio". Jen oni sentas, kiel forte enskribiĝis la nomo "Starhemberg" kaj ankaŭ tiu de la "Schaumburger" [Ŝaŭmburger] en la foliojn de la historio. La Starhemberger estas la sekvantoj de la Schaumburger gento. La iama Schaumburg estas hodiaŭ konata kiel la plej potenca burgruino de Supra Aŭstrio. La gentoj de la Schaumburger kaj Starhemberger pregis dum jarcentoj la politikan kaj la kulturan okazaĵojn de la urbo Eferding kaj de Supra Aŭstrio. Valora unikaĵo estas tablo, sur kiu Mozart skribis en la jaro 1791 la operon "Zauberflöte" (Magia Fluto) en la tielnomata Schikaneder[Ŝikaneder]-dometo. La Schikaneder-dometo kaj la tablo staris pli frue en la ĝardeno de la Starhemberger Freihaus (Libera domo) en Vieno. Kirasoj kaj armiloj memoras pri la kruelaj bataloj de la supra aŭstriaj kamparanaj militoj 1626.

1451-1505 estiĝis la en malfrugotika stilo konstruita paroĥa preĝejo Eferding Katedralo de Eferding kun duobla helika ŝtuparo kaj renesanca alttombo de la lasta grafo de Schaumburg.