Efikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Efikecorendimento estas parametro, kiu priskribas kvaliton de interŝanĝo de unu speco de energio en alian, pri motoro, termodinamika sistemo aŭ organismo.

La formulo por kalkuli efikecon estas:

kaj:

η – efikeco,
Eu – energio elira J,
Ed – energio enira J.

Mezurunuo de efikeco estas nombro sen dimensio.

  • Efikeco de vaporkaldrono estas mezuro de uzebla varmo-eligo de iu kvanto da fuelo, kompare al la teorie atendita varmo-eligo se ĉiuj oksidiĝeblaj materialoj de la sama kvanto da fuelo estis bruligitaj.
  • Efikeco en nuklea fiziko estas la proporcio inter uzebla energio provizita fare de dinamika sistemo kaj la energio liverita al la sistemo dum specifita funkci-periodo. Ankaŭ povas esti la probablo, ke iu kvanto da partiklojelektromagnetaj radioj estu detektitaj en detektilon.
  • Efikeco en fiziko ĝenerale estas la proporcio, kutime esprimita kiel procento, inter la utila povumo eligita el aparato kaj la povumo enigita en la aparato. En termodinamiko ĝi estas la proporcio inter la laboro plenumita pere de termika motoro kaj la varmo sorbita de la maŝino. Tiun efikecon oni nomis ankaŭ termika efikeco.