Efiko de Purkyně

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Efiko de Purkyně (laŭ la ĉeĥa fiziologo Jan Evangelista Purkyně): dum krepusko la homa okulo perceptas la bluan koloron pli bone ol la ruĝan, tial ĉe tagiĝo la bluaj objektoj aperas kiel la unuaj kaj ĉe vesperiĝo malaperas kiel la lastaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.