Efraín Ríos Montt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Efraín Ríos Montt
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1926 (1926-06-16)
en Huehuetenango
Morto 1-an de aprilo 2018 (2018-04-01) (91-jaraĝa)
en Gvatemalurbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Gvatemalo vd
Alma mater Escuela Politécnica (Guatemala) vd
Partio Partio Respublika Institucia vd
Familio
Gefratoj Mario Enrique Ríos Montt vd
Edz(in)o María Teresa Sosa vd
Infanoj Adolfo Homero Ríos Sosa • Zury Ríos vd
Profesio
Okupo politikisto • pastro • oficiro vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Efraín Ríos Montt (naskiĝis la 16-an de junio 1926, mortis la 1-a de aprilo 2018) estis iama Prezidento de Gvatemalo, diktatoro, generalo, kaj eksprezidento de la Kongreso de Gvatemalo.

Generalo en la gvatemala armeo, Ríos Montt venis al la prezidenta ofico tra puĉo je la 23-a de marto 1982. Mallonge poste, li estis anstataŭigita de sia defendministro, Óscar Humberto Mejía Victores, dum alia puĉo je la 8-a de aŭgusto 1983. En la prezidenta elektado de 2003, li malsukcese kuris kiel la kandidato de la Fronto Respublika de Gvatemalo (FRG). En 2007 Ríos Montt revenis al ŝtatofico kiel membro de la Kongreso, akirante prosekutan imunecon je paro de longtempaj procesoj kiuj atribuis militkrimojn al Ríos Montt kaj kelkaj el liaj eksministroj dum ilia periodo en la prezidentejo en 1982-83. Lia imuneco finiĝis je la 14-a de januaro 2012. La 26-an de januaro 2012 Ríos Montt aperis en tribunalo en Gvatemalo kaj estis formale akuzita je genocido kaj krimoj kontraŭ la homaro.[1]

Ríos Montt restas unu el la plej kontestataj figuroj en Gvatemalo. Du Verkomisionoj, la REMHI-raporto, sponsorita fare de la Romkatolika Eklezio, kaj la CEH-raporto, skribita de la Unuiĝintaj Nacioj kiel parto de la 1996-datita Akordoj de Firma kaj Daŭra Paco, dokumentis multajn misuzojn far la armereĝimo de Ríos Montt, inkluzive de ĝeneraligitaj masakroj, seksperfortoj, torturo, kaj agoj de genocido kontraŭ la indiĝena loĝantaro. Subtenantoj asertas ke li devis regi per "fera mano" por stabiligi la landon dum la interna milito. Ríos Montt, de tempo al tempo, havis proksimajn ligojn al Usono, kaj ricevis rektan kaj nerektan subtenon el certaj de ĝiaj agentejoj, inkluzive de la CIA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doyle, Kate (Spring 2012). Justice in Guatemala, NACLA Report on the Americas 45 (1), p. 37–42.