Egalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Egalismo estas socia, filozofia kaj politika doktrino, kiu celas, ke ĉiuj homoj havu egalajn kondiĉojn kaj rajtojn politikajn, ekonomiajn, jurajn, kulturajn.

Egalismo estas ofte komprenata negative kiel tendenco samniveligi homojn de malsamaj talentoj, kapabloj kaj meritoj, tendenco subpremi eliton kaj veki envion kontraŭ eminentuloj.

Tamen oni juste postulas, ke ĉiuj homoj havu egalajn kondiĉojn ĉe sia viv-starto, por ke ili akiru sian pozicion en la socio nur surbaze de siaj kvalitoj, kapabloj, diligentoj kaj meritoj, ne pro sia raso, sekso, religio, socia aŭ ekonomia pozicio de la gepatroj.