Egbert (Jorko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Egbert (m. la 19-an de novembro 766) estis ĉefepiskopo de Jorko, Anglio, de 734 al sia morto.

Familio[redakti | redakti fonton]

Egbert estis filo de Eata, kiu devenis de la fondintoj de la anglosaksa regno Bernicia, kiu poste iĝis parto de Northumbria. Lia frato estis Eadbert, kiu regis Northumbria de 737 al 758.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis sub Bede, al kiu li amikiĝis kaj kun kiu li korespondis. Kun frato li iris al Romo kie li ordeniĝis kiel diakono.

Ĉefepiskopo[redakti | redakti fonton]

En 732 Wilfrid la 2-a, ĉefepiskopo de Jorko, demisiis. En 734 Ceolwulf, kuzo de Egbert kaj tiam reĝo de Northumbria, nomumis Egbert ties sekvulo. La sekvantan jaron papo Gregorio la 3-a sendis al li la paliumon. Ĉe Jorko li fondis gravan lernejon, kie studis Ethelbert (kiu sekvis lin kiel ĉefepiskopo), Alcuinus, kaj la misiisto Ludgero.

Bede konsilis lin dividi la tiamajn diocezojn ĉar ili tro grandis, sed Egbert ne konsentis. Bede ankaŭ donis konsilojn pri monaĥejoj: tiuepoke, nobelaj familioj ofte fondis monaĥejojn kiujn ili traktis kiel siaj propraj posedaĵoj, ĉar tiel ili malpligrandigis impostojn kaj servojn devigatajn de la reĝo. Tio restis problemo por la anglosaksa eklezio dum la venontaj jarcentoj.

Egbert verkis Dialogus ecclesiasticae institutionis, kiu enhavis regulojn kaj leĝojn por la eklezio.

Sankta Bonifacio petis lian subtenon kontraŭ Aethlebald, reĝo de Mercia. Bonifacio petis ankaŭ kopiojn de libroj de Bede, kaj kompense donis vinon por trinki "dum gaja tago kun la fratoj".