Egbert (Wessex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Egbert (n. ĉ. 770, m. 839) estis reĝo de Wessex, Anglio ekde 802.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia patro nomiĝis Eahlmund, kaj eble estis la Eahlmund kiu en 784 subskribis ĉarton kiel reĝo de Kent. Lia duonfratino Alburga edziĝis al Wulfstan aŭ Weorhstan, ĉefnobelo de Wiltshire, kaj post ties morto en 800 ŝanĝis kolegion de pastroj en Wilton (Wiltshire) en monaĥinejon, de kiu ŝi iĝis abatino: tie ŝi mortis la 25-an de decembro 810.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Tiutempe Offa, reĝo de Mercia, estis la plej potenca reganto de Anglio. Post la murdo de Cynewulf (Wessex) en 786, eble Egbert malsukcese klopodis sekvi lin kiel reĝo de Wessex, sed, helpate de Offa, Beorhtric gajnis la tronon. En 789 Beorhtric edziĝis al filino de Offa. Estis verŝajne tiun jaron kiam Egbert estis ekzilata: li iris al Francio, regata de Karolo la Granda kies politiko estis subteni la malamikojn de Mercia. Laŭ Vilhelmo de Malmesbury, ĉe la kortego de Karolo la Granda, Egbert lernis kiel regi.

Reĝo[redakti | redakti fonton]

Mapo de Anglio dum la regado de Egbert

En 802 Beorhtric mortis kaj Egbert (subtenata de Karolo la Granda kaj eble la papo) iĝis reĝo de Wessex. Tuj la Hwicce (anglosaksa popolo kiu antaŭe sendependis sed iĝis parto de Mercia) atakis sed Egbert forpelis ilin.

En 815, kaj denove en 825, Egbert invadis Dumnonia (moderna Kornvalo), la solan restantan keltan regnon de Anglio.

Somere de 825 okazis grava batalo ĉe Ellendun (nun Wroughton), Wiltshire. Egbert venkis armeon de Mercia. Laŭ Henriko de Huntingdon tiom da viroj mortis ke la apuda rivero ruĝiĝis pro sango. Tamen laŭ la Analoj de Wintonia pli da soldatoj mortis pro la varmego ol pro vundoj. Post la batalo Mercia ne plu superregis sudan Anglion. Egbert sendis sian filon Aethelwulf al Kent, kiun li kaptis, kaj, laŭ la anglosaksa kroniko, Sussex, Surrey kaj Essex cedis al Aethelwulf. East Anglia petis la subtenon de Egbert kontraŭ Mercia.

En 826 Beornwulf (Mercia) invadis East Anglia sed estis mortigata, kiel ankaŭ estis lia sekvanto Ludeca kiam li invadis East Anglia en 827.

En 829 Egbert invadis Mercia kaj forpelis ĝian novan regnon Wiglaf (Mercia) en ekzilon. Egbert tiam estis la plej potenca reĝo de Anglio. Li ekregis Londonon, kie estis monfarejo, kaj aperigis monerojn kiuj priskribis lin kiel "reĝo de Mercia". Antaŭ la fino de 829 la reĝo de Northumbria agnoskis Egbert kiel superulo (eble post kiam Egbert disrabis Northumbria). Eble ankaŭ en 829 Egbert forpelis reĝon Sigered de Essex. La sekvantan jaron Egbert invadis Kimrion.

En 830 Mercia denove sendependis (eble post ribelo) kaj Wiglaf revenis al sia regno, kvankam li ne regajnis la antaŭan influon de Mercia en East Anglia. Aethelwulf, la filo de Egbert, iĝis subreĝo de Kent kaj aliaj konkeritaj regnoj.

La danoj[redakti | redakti fonton]

En 836 la danoj atakis Wessex, kaj venkis Egbert ĉe Carhampton (Somerset). En 838 estis plua militado kontraŭ la danoj kaj iliaj alianculoj el Dumnonia: Egbert venkis ilin ĉe Hingston Down (en Kornvalo aŭ Devon).

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 838, dum konsilio ĉe Kingston-upon-Thames, Egbert faris grandajn donacojn al la diocezoj de Winchester kaj Canterbury kontraŭ promesoj subteni Aethelwulf kiel lia heredonto. Egbert mortis la sekvantan jaron kaj entombiĝis en Winchester.

Edzino kaj Idoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ mezepoka manuskripto konservata en Trinity College, Oksfordo, Egbert edziĝis al Redburga, proksima parenco de Karolo la Granda, sed tio ne certas. Lia filo Aethelwulf heredis Wessex post lia morto: verŝajne estis aliaj idoj.