Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turka marbordo apud Dalaman.

La Egeaj kaj occident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Mediteranea ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi estas parto de Tutmondaj 200-unuo. La ekoregiono grandparte kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj de Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo kaj Turkujo.

Enhavo

[redakti] Priskribo

La ekoregiono okupas areon de 133 500 kvadrataj kilometroj en la marbordaj ebenaĵoj de la okcidento de Turkujo, inkludanta mallarĝan zonon laŭlonge de la nordorienta marbordo de Marmora Maro, kaj de kontinenta Grekujo ( escepte de la ekstrema nordokcidento ) , kaj en la insuloj de Egea Maro. Krome, ĝi etendas landinternen ĝis ĝi atingas la limon de Grekujo kun Bulgarujo kaj kun la Respubliko Makedonujo.

La klimato estas mediteranea.

[redakti] Flaŭro

Kelkaj originaj arbaroj de turka pino ( Pinus brutia ) ankoraŭ ekzistas. El la maloftaj kaj minacataj specioj citendas la orientan likvidambaron ( Liquidambar orientalis ) kaj la teofrastan palmon ( Phoenix theophrastii ).

[redakti] Faŭno

La endanĝerigita kareto ( Caretta caretta ) demetas ovojn en la ekoregiono. El la mamuloj troviĝas la ruĝa vulpo ( Vulpes vulpes ), la griza lupo ( Canis lupus ) kaj la apro ( Sus scrofa ). Estas multaj birdospecioj, kaj loĝantaj kaj migrantaj. El ili troviĝas endanĝerigitaj specioj kiaj pigmea kormorano ( Phalacrocorax pygmeus), krispa pelikano ( Pelecanus crispus ), blankkapa anaso ( Oxyura leucocephala ) kaj malgranda turfalko ( Falco naumanni ).

[redakti] Endemiismoj

[redakti] Stato de konservado

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. Ĝi estas tre degradita kaŭze de jarcentoj da densa loĝantaro.

[redakti] Protekto

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj