Egercsehi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Egercsehi (egerĉehi) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Bélapátfalva. Ĝis 1903 la vilaĝnomo estis la pli mallonga Cseh.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo ĉe piedoj de Bükk, laŭ ĉefvojo Eger-Putnok. Bélapátfalva troviĝas 8, Borsodnádasd 10, Pétervására 16, Eger kaj Ózd po 23 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1285 en formo terra Cheh. En 1552 la turkoj detruis la vilaĝon, kiu rekonstruiĝis en 1564. En 1791 incendio okazis pro fulmo. En la 20-a jarcento minejo pri karbono funkciis.

Vidindaĵoj

Famulo

Komunumoj pri cseh (= ĉeĥo) en Hungara reĝlando

Csehbánya Cseherdős Csehi Csehimindszent Csehipuszta
Drávacsehi Egercsehi Kiscsehi Ordacsehi Sümegcsehi