Egerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Egerio (latine Egeria, Aegeria) estis en la antikva Romio diino (nimfo) de fontoj kaj lagoj.

En mitoj ŝi rolis kiel amantino kaj akompanantino de la reĝo Numo Pompilio. Post kiam li mortis, Egerio kadukiĝis pro funebro tiel, ke diino Diana transformis ŝin en fonton. El arboj estis al ŝi konsekrita kverko. Honore al ŝi oni efektivigadis solenojn, dum kiuj sacerdotino Egeriino faris simbolan sanktan ligiĝon kun reĝo de Romo, kiu rolis Jupiteron. La solenoj estis variaĵo de solenoj okazataj en Ateno omaĝe de edziĝo de Zeŭso al Hera.

Al Egerio estis konsekritaj multaj fontoj kaj lagoj.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Egeria