Egerkingen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Egerkingen
Blazono de Egerkingen
Egerkingen
Kantono Soloturno
Distrikto Gäu
Koordinatoj  47°19′20″N 7°47′40″O  /  47.32222°N, 7.79444°O / 47.32222; 7.79444 (Egerkingen)Koordinatoj: 47°19′20″N 7°47′40″O  /  47.32222°N, 7.79444°O / 47.32222; 7.79444 (Egerkingen)
Nombro de enloĝantoj 3160
Areo 6,93 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 4622
Komunumkodo 2401
Mapo de Egerkingen

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Egerkingen estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

[redakti] Geografio

Egerkingen situas ĉe la suda flanko de Soloturna Ĵuraso, norde de la rivero Dünnern.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo Egerkingen limas en nordo al Langenbruck (BL), en nordoriento al Hägendorf, en oriento al Gunzgen, en sudoriento al Härkingen, en sudo al Neuendorf, en okcidento al Oberbuchsiten, kaj en nordokcidento al Holderbank.

[redakti] Trafiko

La komunumo disponas pri tre bona trafiksituo. Tra Egerkingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Olten al Soloturno. Sudoriente de la komunumo situas la grava aŭtovojtriangulo Härkingen de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A2. Okcidente de la vilaĝocentro de Egerkingen la komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A2. tra la komunumo pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno, kiu servas la stacidomon de la komunumo per lokaj trajnoj en dunonhora kadenco. Krome ekzistas ankaŭ buskonektoj al Olten kaj Kestenholz.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Egerkingen datiĝas el la jaro 1201 kiel in Egrichen. Dum mezepoko Egerkingen apartenis al la Grafoj de Falkenstein. De ili la rajtoj transiris al Hans von Blauenstein, kiu ĝin vendis en la jaro 1402 al Soloturno. Egerkingen estis merkatoloko kaj ek de 1640 sidejo de la voktejo. [1]

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Urs Wiesli: Egerkingen en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-23)

[redakti] Eksteraj Ligiloj

[redakti] Bildoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj