Seftigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eggimatt)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Seftigen (distrikto) kaj Seftigen (stacidomo).
Seftigen
Blazono de Seftigen
Blazono de Seftigen
Blazono de Seftigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 47′ 13″ N 7° 32′ 27″ O / 46.78694 °N, 7.54083 °O / 46.78694; 7.54083 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 13″ N 7° 32′ 27″ O / 46.78694 °N, 7.54083 °O / 46.78694; 7.54083 (mapo)
Areo 3,89 km²
Alteco 578 m super marnivelo
Poŝtkodo 3662
Komunumkodo 0883
Mapo de Seftigen
Mapo de Seftigen
Mapo de Seftigen
vdr


Seftigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2129 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Seftigen situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda fino de la montoĉeno de Belp, proksimume 7 kilometrojn nordokcicente de la urbo Thun, sur la akvodislimo inter la valo de Aro kaj Gürbe. La komunumo konsistas el la vilaĝo Seftigen, la kavartalo Räbzelg (sur alteco de 600 m s.m. sur deklivo norde de Seftigen), kaj la setlejoj Leimenried (sur alteco de 596 m s.m. oriente de Seftigen) kaj Eggimatt (sur alteco de 599 m s.m. sude de Seftigen), kaj pluraj izolitaj bienoj kaj biengrupoj. En oriento de la komunumo fluas la rojo Müsche kiu paralele al Gürbe pasas norden tra la valo de Gürbe ĝis ĝi en sudo de Toffen kuniĝas kun la ĉefrivero.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,89 km², de kiuj 17,0% estas kovritaj de arbaro, 66,6% servas por agrikulturo kaj 15,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Seftigen limas en nordo al Noflen, en oriento al Uetendorf, en sudo al Gurzelen, kaj en okcidento al Burgistein.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Seftigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun. De Seftigen kondukas la nordo la vojo n-ro 1227 al Wichtrach. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 5 kilometrojn oriente en Kiesen. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la Gürbe-Valo-Fervojlinio de Belp al Thun.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Seftigen datiĝas el la jaro 1277 kiel Seftingen. Dum mezepoko Seftigen apartenis al la senjoroj de Burgistein. Sub la heredantoj de Ludoviko de Seftigen en la 15-a jarcento Seftigen fariĝis centro de aparta tribunalejo. De 1388 ĝis 1798 estis la ĉefloko kaj sidejo de la Kampartribunalo Seftigen. Kadre de la Helveta Revolucio Seftigen estis atribuita kiel komunumo al la distrikto Seftigen. Post la fino de la Helveta Revolucio en la jaro 1803 la sidejo de la distriktaj aŭtoritatoj estis translokigitaj al Belp, kiu farigixs la nova distriktĉefloko. La nomo Seftigen tamen restis la distrikta nomo, ĝis ĝi fine de 2009 estis malfondita kaj la komunumo Seftigen kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis atribuita al la administra distrikto Thun. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]