Eggiwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eggiwil
Blazono de Eggiwil
Blazono de Eggiwil
Blazono de Eggiwil
Malnova lernejo en Eggiwil
Malnova lernejo en Eggiwil
Malnova lernejo en Eggiwil
komunumo en Svislandosetlejo
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Koordinatoj  46° 53′ 0″ N 7° 48′ 0″ O / 46.88333 °N, 7.80000 °O / 46.88333; 7.80000 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 0″ N 7° 48′ 0″ O / 46.88333 °N, 7.80000 °O / 46.88333; 7.80000 (mapo)
Areo 60,3 km²
Alteco 736 m super marnivelo
Poŝtkodo 3537
Komunumkodo 0901
Mapo de Eggiwil
Mapo de Eggiwil
Mapo de Eggiwil
vdr


Pri la komunumo

Eggiwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Signau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2507 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Eggiwil situas meze en Emme-Valo ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Emme, kiu ĝin trafluas de sudo al nordo. En Eggivil Rötebach flanka rivero de Emme alfluas al ĉi-lasta. La komunumo konsistas krom la vilaĝo Eggiwil mem el la setlejoj Aeschau, Neuenschwand, Horben, Dieboldswil kaj multnombraj izolitaj bienoj. Pro la disspliteco de siaj setlejoj la komunumo disponas pri 8 bazaj lernejoj.

Najbaraj komunumoj

Eggiwil limas en nordo al Langnau en Emme-Valo kaj Trubschachen, en nordoriento al Trub, en oriento al Escholzmatt-Marbach (LU), en sudoreinbto al Schangnau, en sudokcidento al Röthenbach en Emme-Valo, kaj en nordokcidento al Signau.

Trafiko

Eggiwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas ligita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Röthenbach en Emme-Valo al Signau, kiu dum la ĉefaj trafikhoroj cirkulas en duonhora kadenco.

Historio

La unua dokumenta mencio de Eggiwil datiĝas el la jaro 1323 kiel Eggenwile.

La arbara regiono, kiu estis ekloĝata nur en la malfrua mezepoko unue apartenis al la baronejo kaj parĥo de Signau, kiu fariĝis ek de la jaro 1529 berna kamparvoktejo. La lokaj baronoj von Schweinsberg vendis en la jaro 1372 siajn lastajn bienojn kune kun la jurisdikcio. Post kiam la kamparoj mem aĉetis la bienojn, tiuj estis kiel la sep liberaj bienoj libere de servutaj ŝarĝoj. Post la reformacio en la jaro 1528 en Eggiwil disvastiĝis la anabaptismo. Por limigi la influon de la anabaptistoj, Berno konstruis inter 1630 kaj 1632 en Eggiwil preĝejon, kiu unue dependis de Signaŭ kaj en 1648 fariĝis paroĥa preĝejo.

Ĝemelkomunumo

Partnerkomunumo de Eggiwil estas la komunumo Nová Včelnice, en Ĉekio.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto