Egino (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri greka insulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Egino.
Egino sur mapo

Egina (helene Αἴγινα Aígina, greke Αίγινα Éyina) estas insulo en Grekio kiu troviĝas meze de la Sarona Golfo, inter la insuloj Salamino (norde), Angistrio (Okcidente) kaj Poroso (sude), je la distanco de dek kilometroj for de la nordorienta marbordo de la duoninsulo Metano, en la Peloponezo kaj dudek kilometrojn for de la haveno Pireo.

En ĝi troviĝas la fama templo de Afeo, kiu formas la sakralan triangulon, kune kun la Partenono kaj la templo de Suniono. Egino estis dum multaj jarcentoj konkuranto de la proksima Ateno, tial kial ĝi estis unu el la ĉefaj komercaj havenoj dum la Antikva Epoko. En Egino troviĝis la unua ŝiparo de Grekio, kaj en ĝi oni stampis monerojn unuafoje en la lando. Tiu konkurenco daŭris ĝin la 19-a jarcento, kiam Egino iĝis ĉefurbo de Grekio dum la milito por la sendependeco de la lando (1828-1829).

Bildo de Egino el la spaco

Nuntempe, ĝi estas la ĉefa produktisto kaj eksportisto de pistako laŭ internacia skalo.

Ĝia nomo devenas de nimfo de la helena mitologio, Egino, patrino de Eako, la unua reĝo de la insulo.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA