Egipta revolucio de 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Protestantoj stare sur armea tanko en placo Tahrir, Kairo, la 29an de januaro
Protestanto portanta bildon pri ŝuo antaŭ la vizaĝo de Mubarak alude al reago de Muntazer al Zaidi kontraŭ la vizito de George W. Bush al Irako.
Slogano kontraŭ Sulejmano, 30/01/2011

La egipta revolucio de 2011 okazis ekde fino de januaro de 2011, kiam okazis en multaj urboj de Egiptio kaj ĉefe en Kairo surstrataj protestoj kiuj iel imitis la ĵus okazintajn Tuniziajn protestojn dum la tuta monato de januaro. Kialoj estas similaj: longdaŭro de la persona prezidenteco, manko de liberesprimo, malbona situacio ekonomia eĉ en mezaj tavoloj (edukita laborforto) kaj korupteco en la regantaj tavoloj.[1]

Tiuj protestoj tuniziaj etendiĝis la 25-an de januaro al Egiptio kie okazis multaj manifestacioj kaj en Kairo kaj en aliaj urboj: oni petis forigon de la delonge prezidento Hosni Mubarak. Tiu tago koincidis kun tago de la polico en Egiptio. La protestantoj volis atentigi pri polica brutaleco, pri morto de Ĥalid

La 28-an de januaro daŭris protestoj kaj interpuŝiĝoj kontraŭ polico, kiu aplikis larmigajn gasojn, akvokanonojn kaj bastonojn. Estis ĉesigita funkciado de Interreto. La amasprotestoj kulminis en vendredo, kutima grava preĝa tago por muslimoj, post kiam eĉ islamisma partio alvokis por partopreno en la protestoj.

Post meznokto de la 28-a de januaro (loka tempo), la egipta prezidanto Hosni Mubarak alparolis la nacion kaj deklaris, ke li demisiigis la registaron. Samtempe militistoj restarigis sian kontrolon super la placo Tahrir en Kairo, dispelinte protestantojn laŭ apudaj stratoj. Oni informis, ke en la urbo Suezo dum tumultoj jam pereis 13 kaj vundiĝis 75 homoj (en la lando entute — 1030).

La 30-a de januaro el prizono en Kairo (Egiptio) fuĝis miloj da prizonuloj, plej verŝajne per helpo de la regasitaro por kaŭzi kaoson en la lando. Inter ili estis 34 anoj de la malpermesita organizaĵo Fratoj-Islamanoj kaj 8 anoj de Hamaso. Ĉe tio pereis dekoj da homoj. Entute en la lando dum tumultoj tiutempe jam pereis ĉirkaŭ 150 homoj.

La 1-a de februaro ĉirkaŭ 1 miliono da homoj kolektiĝis en Kairo por partopreni la Marŝon de miliono, postulante demision de Hosni Mubarak. Laŭ pritaksoj de la Unuiĝintaj Nacioj dum ĝistiamaj tumultoj jam pereis 300 kaj vundiĝis 3000 homoj. Hosni Mubarak en sia televida alparolo al nacio deklaris, ke ne plu kandidatiĝos kaj pace transdonos potencon al elektota posteŭlo. Ankaŭ li proponis kelkajn demokratiigajn ŝanĝojn en balotado. Sed li insistis, ke li nek elposteniĝos nek foriros el Egiptio.

La 2-a de februaro en la placo Tahrir en Kairo komenciĝis interpuŝiĝoj inter protestantoj kaj subtenantoj de la prezidanto Hosni Mubarak. Gravaj perfortoj okazis.

La 3-a de februaro malrapide militistoj komencis disdividon de subtenantoj kaj oponantoj de la prezidanto Hosni Mubarak, kiuj ekde la antaŭa tago interbatalis en la placo Tahrir. Dum tiuj interpuŝiĝoj jam pereis 4 kaj estis vunditaj 600 homoj. Ĉefe okazas interĵetado de ŝtonoj, sed ankaŭ frapado per bastonoj kaj eĉ pafoj kaj ponardado. La perforto komencis subtenantoj de la prezidanto kiuj klopodis haltigi la koncentron de protestantoj en la placo: inter tiuj subtenantoj evidentas la reĝima organizado, nome abundas policanoj, funkciuloj kaj pagitaj aŭ interesataj subtenantoj de la koruptado. Ankaŭ ĵurnalistoj suferis la koleron de la subtenantoj, kiuj rabis kameraojn, pasportojn, ponardis grekan ĵurnaliston kaj malhelpis ke la monda gazetaro diskonigu tiujn aferojn.

Libroj pri la revolucio[redakti | redakti fonton]

Kaj kiu estis tradukita al la franca kaj angla. Politika verkisto Ahmed Ghanem.[2]

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Korotayev A., Zinkina J. Egyptian Revolution: A Demographic Structural Analysis. Entelequia. Revista Interdisciplinar 13 (2011): 139-169.
  2. Libro nombro de deponejo 11513 - 2012 Politika verkisto Ahmed Ghanem. Egipta Ĝenerala Libro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]