Egiptujo
| جمهورية مصر العربية | |
| Gumhurijat Misr al-Arabijah | |
| Araba Respubliko Egiptujo | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
| Nacia himno: Bilady, Bilady, Bilady Mia lando, mia lando, mia lando |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Kairo |
| Oficiala(j) lingvo(j) | araba |
| Plej ofta(j) religio(j) | islamo |
| Areo % de akvo |
980.869 km² 0,632% |
| Loĝantaro | 80.335.036 (2007) |
| Loĝdenso | 74/km² |
| Horzono | UTC+2 UTC+3 (somere) |
| Interreta domajno | .eg |
| Landokodo | EG |
| Telefona kodo | 20 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | respubliko |
| Ĉefministro | Ahmed Nazif |
| Nacia tago | 23-a de julio |
| Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando | 28-a de februaro 1922 |
| Ekonomio | |
| Valuto | pundo (EGP) |
| MEP | laŭ 2006 |
| – suma | $329,791 mlrd |
| – pokapa | $ 4.836 |
Egiptujo aŭ Egiptio (el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah, arabe: مصر Misr) estas lando en nordorienta Afriko, kiu ankaŭ entenas la duoninsulon Sinajo en Azio. La plej granda parto de ĝia areo apartenas al la dezerto Saharo, kiu nur estas enloĝata ĉe la oazoj. La ĉefurbo de Egiptujo estas Kairo.
Eguptujo estas inter la landoj kun plej granda loĝantaro en Afriko. La plej granda parto de la loĝantaro troviĝas ĉe la riverbordo de la Nilo kaj en la Nildelto, kie estas fekunda grundo. Preskaŭ duono de la egiptoj loĝas en urbaj areoj, precipe en la dense loĝataj centroj Kairo kaj Aleksandrio.
Egiptujo famas pro sia antikva civilizacio kaj siaj monumentoj, ekzemple la Piramidoj de Gizo kaj la Granda sfinkso en Gizo. La sud-egipta urbo Luksoro entenas grandan nombron da antikvaĵoj, kiel ekzemple la templaron de Karnak kaj la Valon de la Reĝoj.
Enhavo |
[redakti] Datumoj pri Egiptujo
Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko)
semotaŭga: 2%
% urbana: 45% (2000)
homoj po kv. km: 68,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47 virinoj) (2000, takso)
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
| 14,35 | Kairo (#11 tutmonde) |
| 4,75 | Aleksandrio |
Lingvo: la araba (oficiala). La klerularo regas la anglan kaj la francan
alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)
sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971
korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
kreskada procento: 5% (1999, takso)
inflacio: 3,7 % (1999)
senokupa: 11,8 % (1999, takso)
registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99)
[redakti] Geografio
La ĉefa geografiaĵo de Egiptujo estas la Nilo, kies fontorivero Kagera fontas el la montaro de Burundio, kaj kiu trafluas la landon de la sudo al la nordo je longeco de ĉirkaŭ 1.550 km, antaŭ ol enflui ĉe la 24.000 km² granda Nildelto en la Mediteraneon. Krom kelkaj oazoj kaj malgrandaj havenoj ĉe la marbordo, nur ĝiaj akvo kaj fruktodonaj bordoj ebligas agrikulturon kaj loĝadon. Tiu areo estas ĉirkaŭ 5 procentoj de la tuta teritorio de Egiptujo.
[redakti] Klimato
Egiptujo troviĝas ene de la nordafrika sekeca zono kun tre malmultaj pluvoj kaj grandaj sezonaj kaj ĉiutagaj temperaturvariaĵoj. Nur la norda marbordo kaj la Nildelto ricevas pluvojn inter 100 kaj 200 mm; sude de Kairo pluvas nur maloftege.
Mezaj tagaj temperaturoj en januaro estas inter 20 °C (Port Said, Kairo) kaj 24 °C (Asuano), kun nokta malvarmego. Julie la tagaj temperaturoj averaĝas 31 °C (Port Said), 35 °C (Kairo) kaj 41 °C (Asuano), sed oni facile eltenas la varmegon pro relative malalta malseketeco de la aero (ĉirkaŭ 30 % somere).
De marto ĝis junio blovas la varmega Ĥamsino, sablo- kaj polvovento el la sudo..
[redakti] Floro kaj faŭno
Ekzistas malmulte da naturaj vegetaĵoj pro la malmultaj pluvaj kaj pro la intensa agrikulturo en la valo de la Nilo. La dezerto estas preskaŭ tute senvegetaĵa, nur unuope kreskas tamarikoj, akacioj kaj dornarbustoj, en la dezerta stepo ankaŭ malmolaj herboj. Laŭ la bordoj de la Nilo ariĝas Nilakacioj, daktilujoj, morusujoj kaj karobujoj. Tipaj en la Nildelto estas lotus-arboj, bambuoj kaj fragmitoj. Preskaŭ tute malaperis la papirusoj kreskigitaj ĉi tie en la antikvo.
La faŭno de Egiptujo riĉas je akvobirdoj en la Nildelto kaj laŭ la Nilo (inter aliaj ardeedoj, gruoj kaj egiptaj anseroj). Dum la vintraj monatoj alvenas multaj migrobirdoj el Eŭropo. Inter la egiptaj rabbirdoj estas milanoj, ŝafgrifoj kaj akcipitroj. Inter mamiferoj troveblas la domigitaj kameloj, azenoj, ŝafoj kaj kaproj, kaj sovaĝaj ŝakaloj, hienoj, fenekoj, katoj kaj en montaraj regionoj ibeksoj. En la dezerto vivas leporoj, saltmusoj, diversaj lacertedoj kaj skorpioj. En kamparaj regionoj ĉe la Nilo troveblas la egipta kobro, kaj ĉe la Naserlago vivas ankoraŭ iuj krokodiloj. En la Nilo kaj en la lagoj ĉe la delta marbordo vivas pli ol 190 diversaj fiŝspecioj.
[redakti] Naciaj parkoj
En Egiptujo ekzistas tri naciaj parkoj:
| Nomo | Fondiĝo | Grando [ha] | Rimarko | Mapo | Bildo |
|---|---|---|---|---|---|
| Nacia parko Gebel-Elba | 1986 | 3.560.000 | en la disputita triangulo Halaib | ||
| Nacia parko Ras-Mohammed | 1983 | 48.000 | |||
| Nacia parko Wadi-al-Gamal | 2003 | 745.000 |
[redakti] Historio
- Protestoj en Egiptio en 2011
- Januare de 2011 la protestoj de nordafrika lando Tunizio etendiĝis al Egiptio kie okazis multaj manifestacioj kaj en Kairo kaj en aliaj urboj: oni petas forigon de la delonge prezidento Hosni Mubarak. La arablingva novaĵa retpaĝaro Aĥbar al-Arab sciigas, ke la filo kaj eventuala postsekvanto de la nuna egipta prezidanto 46-jara Hamal Mubarak antaŭtage vespere fuĝis al Londono (Britio) en aviadilo, kune kun sia familio kaj multaj havaĵoj. Same malaperis multaj altfunkciuloj de la Naci-demokratia partio.
[redakti] Historio de Esperanto en Egiptujo
(laŭ EdE-E 1933)
La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj.
Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis danke al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933).
UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Pri geografio
- Inunditaj savanoj de la Nildelto
- Sahar-dezerta ekoregiono
- Nilo
- Sinajo
- Ruĝa Maro
- Golfo de Akabo
- Golfo de Suezo
- Sueza Kanalo
[redakti] Pri antikva Egiptujo
Vidu la artikolojn
- Egipta civilizo
- Aegyptus (pri la romia provinco Egiptujo de la jaro 30 antaŭ Kristo ĝis 395 post Kristo)
- Faraono (kun plena listo de tiuj)
- hieroglifoj
- Howard Carter
- Kleopatro
- Moseo
- Nefertito
- Rozeta ŝtono
[redakti] Pri postaj epokoj
- Aleksandrio
- Biblioteko de Aleksandrio
- Ptolemeo
- Origeno
- Plotino
- Sankta Antonio
- Nag-Hamado
- Napoleono la 1-a de Francio
- Nasser
- Qutb
- Brita regado en Egiptujo
- Egipta Reĝlando
- Egipta revolucio de 2011
[redakti] Eksteraj ligiloj
Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube
|
||||
|
||||