Egliswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egliswil
Blazono de Egliswil
Egliswil vidita el la direkto de Seon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 21′ 5″ N 8° 11′ 15″ O / 47.35139 °N, 8.18750 °O / 47.35139; 8.18750 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 5″ N 8° 11′ 15″ O / 47.35139 °N, 8.18750 °O / 47.35139; 8.18750 (mapo)
Areo 6,29 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 5704
Komunumkodo 4195
Mapo de Egliswil
vdr

Pri la komunumo

Egliswil estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1309 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Preĝejo kaj komunuma domo de Egliswil

Egliswil situas en flanka valo de la valo Seetal, la tiel nomita Trimbach-Valo, kiun trafluas la rivereto Trimbach, alfluanto de Abach, kiu en ĝia suba parto nomiĝas Lenzburger Stadtbach [Urba rojo de Lencburgo]. En nordoriento la rivero Aabach formas la limon al Seon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,29 km², el kiuj 2,50 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,52 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 664 m s.m. sur marĉa altebenaĵo kun la nomo Grossmoos, la plej malalta punkto sur alteco de 415 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aabach ĉe la trilima punkto kun Seon kaj Lencburgo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Egliswil limas en nordo al la distriktĉefurbo Lencburgo, en nordoriento al Ammerswil, en oriento al Dintikon, en sudoriento al Villmergen, en sudo al Seengen, kaj en okcidento al Seon.

Trafiko

Vilaĝocentro de Egliswil kun bushaltejo

Egliswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo de Lencburgo tra Hochdorf al Lucerno pasas proksimume 2 kilometrojn oriente de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en Lencburgo proksimume 4 kilometrojn norde de la vilaĝo.

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la du buslinioj de Lencburgo al Teufenthal respektive de Lencburgo al Bettwil.

Historio

La unua dokumenta mencio de Egliswil datiĝas el la jaro 893 kiel Egirichiswilare en la interezolisto de la Virina Monaĥejo Zuriko.

En mezepoko en Eglis unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Hallwyl, ekde 1331 plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Egliswil fariĝis parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Egliswil apartenis tiam unue al la tribunala distrikto de Seengen, kaj fariĝis en 1677 aparta tribunala distrikto kun propra subvokto en la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Egliswil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Egliswil grekeEgliswil en la Historia Leksikono de Svislando



Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen

Ŝablono:Projekto