Egoismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Egoismo (aŭ memismomiismo) estas troigo de mem-amo. Tiu ekskluziva mem-amo igas personon serĉi en la vivo nur la propran plezuron aŭ profiton. Egoismo estas fondita sur la graveco de l' personeco. Ĉe la hodiaŭa superabundeco de egoismo, oni devas esti vere virta, por abnegacii sian personecon profite de aliaj, kiuj ofte ne dankas tian noblaĵojn.

Oni povas rigardis ĝin kiel la radika malvirto. De ĝi venas ĉia malbono, sur la fundo de ĉiuj malvirtoj kuŝas egoismo. Egoismo estas neakordigebla kun justeco, amo kaj karitato; ĝi nuligas ĉiuĵn ceterajn bonkvalitojn. El ĉiuj homaj neperfektaĵoj, la plej malfacile elradikigebla estas egoismo, ĉar tiu ĉi naskiĝas la malforto de la karno de kiu la homo ne povis liberiĝi. Por la daŭrado de influo de materio ĉiu kunhelpas: leĝoj, sociaj organismoj kaj edukado. Egoismo malfortiĝos ĉe la supereco de la morala vivo antaŭ la materia vivo.

Ofte faras la homon ankaŭ egoista ĝuste la pikvundo kiun li ricevas de la egoismo de aliaj, ĉar li sentas la neceson preni defendan teniĝon. Vidante ke aliaj pensas pri si mem kaj ne pri li, la homo estas alkondukata al zorgado pri si, prefere ol pri la aliaj.