Egon Ewald Seefehlner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seefehlner Egon Ewald estis tre fama fervojofakulo kaj elektroteĥnikisto n. en 28-a decembro 1874 en Budapesto, Hungarujo; m. en 20-a septembro 1946.

Biografio

Li estis filo de supraaŭstria familio, la patro estis fervoja inĝeniero. Li studis maŝinan konstruadon kaj elektroteĥnikon kaj finis kun diplomo kaj li ankaŭ skribis disertacion kaj habilitacion. Li laboris mallonge en hungaraj ŝtataj fervojoj, (Magyar Államvasutak, aŭ MÁV, Historio de la hungara fervojo), li laboris tre longe en AEG-Uniono elektra societo en Vieno, ankaŭ en la aŭstriaj fervojoj, hodiaŭ OEBB (Österreichische Bundesbahnen) kaj donas prelegojn en teĥnika altlernejo Vieno, hodiaŭ teĥnika universitato de Vieno, en germana lingvo: (Technische Universität Wien). La filo de inĝeniero, la jurista doktoro Egon Hugo Seefehlner n. 1912, m. 1997 estis de jaro 1976 ĝis 1982 kaj de jaro 1984 ĝis 1986 direktoro de Viena Ŝtata Operejo.

Fervoja Konstruado

Li estas tre fama fervoja inĝeniero kaj helpis konstrui Stubaitalfervojon, la unuan elektran una-fazo-fervojon de Aŭstrio, la dentajn fervojojn TriestOpčina kaj Bozen (Bolzano-Bozen) – Ritten (Fervojo de Renon, (Fervojo de Ritten, Ritten-Fervojo), kaj la 1435 mm normala ŝpuro Mittenwaldfervojo.

Dratofervojoj

Li helpis konstrui la dratofervojojn en Hungerburg (Innsbruck) kaj al la stiria (Erzberg) (Stiria Ercmonto).

Literaturo de la aŭtoro

  • Egon Ewald Seefehlner skribis gravan historian verkon en germana lingvo kaj traduko en franca lingvo kun multaj detalaj tabeloj pri lokomotivoj kaj konstruaj ekzemploj kaj diskuto pri teĥnikaj problemoj:
  • Elektrische Zugförderung : Handbuch für Theorie und Anwendung der elektrischen Zugkraft auf Eisenbahn / E.E.Seefehlner 2-eldono Berlino : eldonejo: (Axel Springer AG) Springer, 1924; XI, 659 p. ; 28 cm : 699 Figuroj.; Tabeloj kja tel ĉapitro pri denta fervojoj kaj drataj ŝnuregaj fervojoj ; de Hans Heinrich Peter, p.536-640; Elektra trenotiro (Elektra trakcio): Manlibro pri teorio kaj apliko de elektra tirforto en fervojo.
  • La verko en franca lingvo estas:
  • Traction électrique / E[gon] E. Seefehlner ; Avec un chapitre...par H. H. Peter. Traduko en franca lingvo de R. Weiller; Parizo : eldonejo Béranger, 1926; 694 p.

Ligiloj en Vikipedo

  • pri fervojo de Ritten: Vidu en germana, angla kaj itala vikipedio: (Rittnerbahn).
  • pri fervojo Triest – Opčina: Vidu en germana kaj aliaj lingvoj en vikipedio: Tranvia di Opicina.

Eksteraj ligiloj