Egon Wellesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Egon Joseph WELLESZ (* 21-an de oktobro 1885 en Vieno; † 8-an de novembro 1974 en Oksfordo) estis aŭstra-brita komponisto kaj muziksciencisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Wellesz devenis el la hungara parto de Aŭstrio-Hungario. En 1904 li ekstudis jurosciencon ĉe la Universitato de Vieno, sed ŝanĝis jam la jaron poste al la instituto por muzikscienco ĉe Guido Adler. Krome li studis dum du jaroj kontrapunkton kiel unu el la unuaj privatlernantoj de Arnold Schönberg.

En 1908 li doktoriĝis ĉe Guido Adler kun traktaĵo pri la itala komponisto Giuseppe Bonno (1711–1788). Kadre de la projekto Denkmäler der Tonkunst in Österreich (monumentoj de la aŭstra tonarto) li noveldonis la operon Costanza e fortezza de Johann Joseph Fux. Wellesz mem rapide fariĝis renoma eksperto por la barokopero, sed baldaŭ poste li sin direktis al la esploro de la bizanca muziko kaj malĉifris unuafoje mezepokan bizancan notacion. En la jaro 1920 li krome verkis la unuan biografion pri Arnold Schönberg. En 1922 li fondis kune kun Rudolf Réti la Internationale Gesellschaft für Neue Musik (IGNM = tutmonda asocio por Nova Muziko). Krom ĉi tiuj agadoj li povis raporti kiel docento por muzikscienco kaj ekde 1911 ĝis 1915 ankaŭ kiel instruisto por muzikhistorio ĉe la Viena muzikkonservatorio. Ekde 1929 li krome estis eksterordinara profesoro muzikscienco ĉe la Universitato de Vieno.

Kiel judo, monarkiisto kaj verkisto de „degenerita“ muziko Wellesz devis elmigri en 1938 trans Amsterdamo al Anglio. Tie li li trafis sur la ebleco kunlabori ĉe la renoma Grove Dictionary of Music and Musicians, prelegis ĉe la Universitato de Kembriĝo kaj la 1-an de januaro 1939 li estis vokita kiel koego ĉe la Kolegio Lincoln de la Universitato de Oksfordo, kies honordoktoro li jam fariĝintis en 1932 – kiel unua aŭstra komponisto post Joseph Haydn.

Post kiam li ricevis britan civitanecon en la jaro 1946, la urbo Vieno kaj la Respubliko Aŭstrio honoris lin per pluraj dekoracioj. Tamen li neniam ricevis la oferton, reekpreni sian eksan postenon ĉe la Muzikuniversitato de Vieno.

La 18-an de januaro 1972 apopleksio metis finon al siaj kreivaj agadoj en la aĝo de 87 jaroj. Li mortis en la nokto de la 8-a al 9-a novembro 1974 en Oksfordo, lia honortombo troviĝas sur la Viena Centra Tombejo.

Dekoracioj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La verkaro de la komponisto Wellesz ampleksas 112 verkojn kun verknumeroj samkiel ĉ. 20 sen verknumeroj. Li okupiĝis pri preskaŭ ĉiuj ĝenroj kaj komponis por la teatro same kiel por la koncertejo per orkestraj verkoj, solokocertoj, ĉambromuziko, pianmuziko, lidoj kaj ĥorverkoj.

Dramaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĥorverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Drei gemischte Chöre, op. 43 (1930), teksto: Angelus Silesius
  • Fünf kleine Männerchöre, op. 46 (1932) el Fränkischen Koran de Ludwig Derleth
  • Drei geistliche Chöre, op. 47 (1932) por viraj voĉoj pri poemoj el Mitte des Lebens de Rudolf Alexander Schröder
  • Zwei Gesänge, op. 48 (1932) laŭ poemoj el Mitte des Lebens de Rudolf Alexander Schröder
  • Quant'è bella Giovinezza, op. 59 (1937), Frottola por inĥoro
  • Carol, 62a (1944) por inĥoro
  • Proprium Missae, Laetare, op. 71 (1953) por ĥoro kaj orgeno
  • Kleine Messe G-dur, op. 80a (1958) por tri egalaj voĉoj akapelaj
  • Alleluia, op. 80b (1958) por soprano aŭ tenoro sola
  • Laus Nocturna, op. 88 (1962)
  • Missa brevis, op. 89 (1963) por ĥoro
  • To Sleep, op. 94 (1965) por ĥoro
  • Festliches Präludium, op. 100 (1966) pri bizanca Magnifikato por ĥoro kaj orgeno

Orkestroverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Heldensang, op. 2 (1905), symphonischer Prolog für großes Orchester
  • Vorfrühling, op. 12 (1912), symphonisches Stimmungsbild für Orchester
  • Suite für Orchester, op. 16 (1913)
  • Mitte des Lebens, op. 45 (1931–32), Kantate für Sopran, Chor und Orchester
  • Klavierkonzert, op. 49 (1933)
  • Amor Timido, op. 50 (1933), Arie für Sopran und kleines Orchester. Text: Pietro Metastasio
  • Prosperos Beschwörungen, op. 53 (1934–36), fünf symphonische Stücke nach William Shakespeares The Tempest
  • Lied der Welt für Sopran und Orchester, op. 54 (1936–38), Text: Hugo von Hofmannsthal
  • Leben, Traum und Tod für Alt und Orchester, op. 55 (1936–37), Text: Hugo von Hofmannsthal
  • Schönbüheler Messe C-dur, op. 58 (1937) für Chor, Orchester und Orgel
  • Symphonie Nr. 1, op. 62 (1945)
  • Symphonie Nr. 2, op. 65 (1947–48), Die Englische
  • Symphonie Nr. 3, op. 68 (1949–51)
  • Symphonie Nr. 4, op. 70 (1951–53), Austriaca
  • Symphonie Nr. 5, op. 75 (1955–56)
  • Violinkonzert, op. 84 (1961) Dem Geiger Eduard Melkus gewidmet.
  • Four Songs of Return für Spran und Kammerorchester, op. 85 (1961) nach Texten von Elizabeth Mackenzie
  • Duineser Elegie, op. 90 (1963) für Sopran, Chor und Orchester nach Rainer Maria Rilke
  • Ode an die Musik, op. 92 (1965) für Bariton oder Alt und Kammerorchester, Text: Pindar, in freier Nachdichtung von Friedrich Hölderlin
  • Symphonie Nr. 6, op. 95 (1965)
  • Vision für Sopran und Orchester, op. 99 , (1966), Text: Georg Trakl
  • Mirabile Mysterium, op. 101 (1967) für Soli, Chor und Orchester
  • Symphonie Nr. 7, op. 102 (1967–68), Contra torrentem
  • Canticum Sapientiae, op. 104 (1968) laŭ tekstoj de la Malnova Testamento
  • Divertimento für kleines Orchester, op. 107 (1969)
  • Symphonischer Epilog, op. 108 (1969)
  • Symphonie Nr. 8, op. 110 (1970)
  • Symphonie Nr. 9, op. 111 (1970–71)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Streichquartett Nr. 1, op. 14 (1912)
  • Streichquartett Nr. 2, op. 20 (1915–16)
  • Geistliches Lied, op. 23 (1918–19) für Singstimme, Violine, Viola und Klavier
  • Streichquartett Nr. 3, op. 25 (1918)
  • Streichquartett Nr. 4, op. 28 (1920)
  • Sonate für Violoncello solo, op. 31 (1920)
  • Zwei Stücke für Klarinette und Klavier, op. 34 (1922)
  • Sonate für Violine solo, op. 36 (1923)
  • Suite für Violine und Kammerorchester, op. 38 (1924)
  • Sonette der Elizabeth Barrett Browning für Sopran und Streichquartett oder Streichorchester, op. 52 (1934)
  • Suite für Violoncello solo, op. 39 (1924)
  • Suite für Violine und Klavier, op. 56 (1937/1957)
  • Suite für Flöte solo, op. 57 (1937)
  • Streichquartett Nr. 5, op. 60 (1943)
  • The Leaden Echo and the Golden Echo. Lied für Sopran, Klarinette, Violoncello und Klavier, op. 61 (1944). Text: Gerard Manley Hopkins
  • Streichquartett Nr. 6, op. 64 (1946)
  • Streichquartett Nr. 7, op. 66 (1948)
  • Oktett, op. 67 (1948–49) für Klarinette, Fagott, Horn, zwei Violinen, Viola, Violoncello und Kontrabass
  • Sonate für Violine solo, op. 72 (1953/59)
  • Suite, op. 73 (1954) für Flöte, Oboe, Klarinette, Horn und Fagott
  • Suite für Klarinette solo, op. 74 (1954)
  • Suite für Oboe solo, op. 76 (1956)
  • Suite für Fagott solo, op. 77 (1957)
  • Fanfaren für Horn solo, op. 78 (1957)
  • Streichquartett Nr. 8, op. 79 (1957)
  • Quintett, op. 81 (1959) für Klarinette, 2 Violinen, Viola und Violoncello
  • Streichtrio, op. 86 (1962)
  • Rhapsody für Viola solo, op. 87 (1962)
  • Musik für Streichorchester in einem Satz, op. 91 (1964)
  • Fünf Miniaturen für Violinen und Klavier, op. 93 (1965)
  • Partita in Honorem Johann Sebastian Bach, op. 96 (1965) für Orgel
  • Streichquartett Nr. 9, op. 97 (1966)
  • Vier Stücke für Streichquartett, op. 103 (1968)
  • Vier Stücke für Streichtrio, op. 105 (1969, 2. Fassung 1971)
  • Vier Stücke für Streichquintett, op. 109 (1970)
  • Präludium für Viola solo, op. 112 (1971)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]