Egoo
El Vikipedio
Egoo (latine: ego = mi) aŭ Mio estas centro de individuo konscia pri si mem, psikologie tiu parto de la personeco, kiu juĝas, decidas, akiras kaj klasas informojn, sentas sin respondeca pri la konduto, prizorgas la adapton al la ekstera mondo kaj konsentas aŭ malkonsentas al la emoj. Memoro, rezonado kaj volo estas funkcioj de la egoo. (laŭ PIV)
Kvankam la derivitaj terminoj egoismo, egoisto, egocentra estas perceptataj kiel tre negativaj homaj kvalitoj, la egoo mem estas nek pozitiva, nek negativa, ĝi estas mio de ĉiu pensanta estaĵo.
En psikiatrio estas uzata ankaŭ la termino alia egoo (latine: alter ego), kiam interne de unu homa psiko aperas du aŭ pluraj personecoj kaj la homo kondutas foje kiel la originala, foje kiel la nova persono.