Egumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rusa egumeno portanta la klobukon kaj la brustan krucon.

Egumeno, hegumenos, aŭ ihumen, igumeno (Greke: ἡγούμενος; Bulgare kaj Ruse: игумен; Serbe: Игуман aŭ Iguman) estas la titolo per kiu estas indikata la gvidisto de monaĥejo en la eklezioj de la Ortodoksismo, rolo simila al tiu de abato. La gvidistino en la monaĥnejoj estas egumeniaihumenia (Greke: hegumeni; Serbe: Игуманија aŭ Igumanija; Ruse: игумения).

Egumeno krome indikas ankaŭ unu el la rangoj de la monaĥa ortodoksa hierarkio.

Dekomence la titolo estis aplikata al la gvidisto de ĉiuj monaĥejoj. Post la jaro 1874, kiam la rusaj monaĥejoj estis “sekularigitaj” kaj klasigitaj laŭ tri kategorioj, la titolo de “Egumeno” estis rezervita nur al la monaĥejoj apartenantaj al la malpli alta kategorio, nome al la tria.

La elektita superulo de la du superaj kategorioj ricevis (aŭ konservis) tiun arkimandriton (Αρχιμανδρίτης, Arkimandrìtis).

La taskaro de egumenoj kaj arkimandritoj praktike identiĝas, nur dum religiaj servoj egumenoj vestas simplan mantelon, dum arkimandritoj vestas la samon sed dekoraciitan per sanktaj tekstoj kaj surkapon metas la mitraon.

Egumeno, laŭleĝe nomumita estas surtronigita de la loka episkopo.

En la Bizanca Katolika Eklezio, la ĉefo de ero da monaĥejoj en la sama teritorio estas difinita “Protoegumeno (Proto-ihumen, Protoihumen, Proto-egumeno).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Precipaj fontoj de tiuj informoj estas la koncernaj liturgiaj libroj.