Egyházaskozár
El Vikipedio
Egyházaskozár [edjhAzaŝkozAr], germane Ratskoslar estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Komló.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 24 6 km²
- Loĝantaro: 800
- Poŝtkodo: 7347
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°19′49″N 18°19'03″E
Situo [redakti]
Egyházaskozár situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1058. En 1542 komenciĝis la turka regado. Post tiu erao sudslavoj, germanoj kaj hungaroj alvenis. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 vivis en Egyházaskozár 7 % germanoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- luterana preĝejo de 1786
- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) de 1995
- preĝejo por baptistoj
- monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito
Komunumoj pri egyházas (=ekleziejo) en Hungara reĝlando [redakti]
Komence en Hungarujo ĉiuj 10 vilaĝoj kune devis havi komunan preĝejon. Tiu vilaĝo, kie tiu konstruiĝis, nomiĝis "ekleziejo" vilaĝo havanta preĝejon. Jen listo, kie tiu rango restis:
| Egyházasbást | Egyházasdengeleg | Egyházasfalu | Egyházasfüzes | Egyházasgerge |
| Egyházasharaszti | Egyházashetye | Egyházashollós | Egyházaskér | Egyházaskesző |
| Egyházaskozár | Egyházasrádóc |