Eh (armena litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eh, է en la armena ([ɛː]), estas la 7-a litero de la armena alfabeto. Ĉi tiu estas unu el la tri "e" ekzistantaj en la armena. Ĝi sonas kiel Ե jeĉ (kiam jeĉ troviĝas ene de vorto). Antaŭ la reformo de la armena ortografio en 1923 en la tiama Armena Soveta Socialisma Respubliko, ĉi tiu litero estis multe uzata en la orient-armena lingvo sed nuntempe ĝia uzo estas tre limigita. Ĝi pli videblas en la konjugacio de la verbo esti kaj transkriboj de nomoj aŭ vortoj kiuj komenciĝas per E. Tamen, la armena diasporo kiu ne akceptis la reformon daŭre uzas ĝin kiel tradicie.

Unikodo[redakti | redakti fonton]

  • Majuskla Է : U+0537
  • Minuskla է : U+0567