Ehrendingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ehrendingen
Blazono de Ehrendingen
Ehrendingen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Geografia situo CH1903: 668250 / 261421 (mapo)47.58.3444444444444Koordinatoj: 47° 30′ N, 8° 21′ O; CH1903: 668250 / 261421 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3966
Areo 7,31 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 5420
Komunumkodo 4049
Mapo de Ehrendingen
vdr

Ehrendingen estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3966 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ehrendingen, kiu konsistas el la du vilaĝoj Oberehrendingen kaj Unterehrendingen, situas norde de la ĵurasa montoĉeno Lägern. En la nordo la komunumon trafluas la rivero Surbo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ehrendingen limas en nordo al Schneisingen, en oriento al Niederweningen (Kantono Zuriko), en sudo al Vetingo, en sudokcidento al Ennetbaden, en okcidento al Freienwil, ken en nordokcidento al Lengnau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ehrendingen situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Baden al la valo de la rivero Surbo. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la du poŝtaŭtolinioj de Baden al Döttingen unuflanke kaj de Baden al Kaiserstuhl aliflanke.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ehrendingen datiĝas el la jaro 1040 kiel Aradingen.

En mezepoko Ehrendingen estis habsburga posedaĵo. Post la konkero de la argovia kernlando de la Habsburgoj fare de la Svisa Ĵurkomunumo, Ehrendingen fariĝis centro de ĵurkomunuma voktejo en la Grafejo Baden. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la voktejo Ehrendingen estis dissolvita kaj la vilaĝoj Unterehrendingen kaj Oberehrendingen kunigitaj al la komunumo Ehrendingen, kiu apartenis ĝis la jaro 1803 al la tiama Kantono Baden, kaj ek de ties dissolviĝo al la distrikto Baden de la nove kreita Kantono Argovio. En la jaro 1825 la du vilaĝoj Oberehrendingen kaj Unterehrendingen estis disigitaj al du aŭtonomaj politikaj komunumoj.

La hodiaŭa komunumo Ehrendingen reestiĝis je la 1-a de januaro 2006 per la rekuniĝo dum 179 jaroj disigitaj komunumoj Oberehrendingen kaj Unterehrendingen surbaze de voĉdonoj en la du komunumo de la jaro 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]