Egg ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eichholz (Egg))
- La mallongigo ZH en Egg ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Egg.

Egg ZH
Blazono de Egg
Egg ĉe Zuriko
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 18′ 8″ N 8° 41′ 27″ O / 47.30222 °N, 8.69083 °O / 47.30222; 8.69083 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 8″ N 8° 41′ 27″ O / 47.30222 °N, 8.69083 °O / 47.30222; 8.69083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8031
Areo 14,48 km²
Alteco 545 m super marnivelo
Poŝtkodo 8132
Komunumkodo 0192
Mapo de Egg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Egg ZH estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 7923 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Nombro kiu kreskis al 8031 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Egg ZH situas aliflanke de la pasejo Forch sur la flanko de la monto Pfannenstiel supre de la lago Greifensee. La rivereto Tüftalerbach, kiu fluas tra Egg al Mönchaltorf, kie ĝi alfluas al Mönchaltorfer Aa, ĝis en la okdekaj jaroj de la 20-a estis por la lago grava fonto de polucio per fozfatoj pro deponio en Kühltobel sur la teritorio de Egg.

La komunumo konsistas al la tri vilaĝoj Egg, Hinteregg kaj Esslingen. Krome al Egg apartenas la periferiaj setlejoj Rällikon, Inner-Vollikon, Usser-Vollikon, Niederesslingen, Rohr, Schaubigen, Eichholz, Neuhaus kaj Guldenen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Egg troviĝas ĉe la antaŭurba trajnlinio de la Forch-Fervojo, kiu ligas Egg kun Zürich Stadelhofen kaj hodiaŭ apartenas al la Zurika Trafik-Unio. Tiu trajnlinio en kvaronhora kadenco ligas la regionon kun la centro de Zuriko. Paralele al la fervojo kondukas la Forch-rapidstrato, kiu ligas Zurikon kun la cirklo de Hinwil kaj la aŭtoŝoseo de la Zurika Oberlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Egg datiĝas el la jaro 775 kiel Echa. Unuaj homaj spuroj estas tombejtrovoj el la bronzepoko. En la 8-a kaj 9-a jarcento la Monaĥejo Sankt-Galo akiris grandan bientuton en Egg, kaj en la jaro 972 ankaŭ la Monaĥejo Einsiedeln akiris bienojn en Egg. Post pluraj posedantoŝanĝoj la interezoprivilegioj apartenis al la Abatmonaĥejo Sankt-Martin. Post la reformacio en la jaro 1478 tiu privilegioj transiris al la konsilio de Zuriko. [1]

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En Egg pasigis sian infanecon la iama ĝenerala sekretario de TEJO kaj aktuala kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo, Dietrich Michael Weidmann inter 1960 kaj 1967.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]