Eifel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mapo pri la Ejfelo
Geografia situo de la Eifel en Germanio

Eifel aŭ esperante Ejfelo estas la nomo de mezalta montaro, kiu situas en la okcidenta parto de Germanio inter Aachen en la nordo, Trier en la sudo kaj Koblenz oriente. La montaro geologie estas parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj iuj aŭtoroj priskribas ĝin kiel la germana parto de la mezmontaro Ardenoj.

Ĝin limigas oriente kaj sude la valoj de la Rejno (oriente de ĝi najbaras la montara regiono Westerwald) kaj de la Mozelo (sudoriente de ĝi najbaras la montara regiono Hunsrück). Okcidente ĝi transiras al la Ardenoj en Belgio kaj Luksemburgio kaj al la Ösling en Luksemburgio.

La montaro havas vulkanan devenon, kaj en satelitaj bildoj plurloke oni vidas tutrondajn lagojn, kiuj fakte estas eksaj vulkanaj krateroj.

Subdivido de la regiono[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • D´hein: Natur- und Kulturführer Vulkanland Eifel. Mit 26 Stationen der "Deutschen Vulkanstraße". Gaasterland Verlag, Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8
  • Rolf Purpar: Reisebuch Nordeifel, Meyer & Meyer Verlag, Aachen, 1992, antiquarisch
  • Andreas Stieglitz, Ingrid Retterath: Polyglott on tour: Eifel, München 2006, ISBN 3-493-56629-8
  • Ingrid Retterath: Eifel mit Kindern, pmv Frankfurt 2004, ISBN 3-89859-408-4
  • Helmut Dumler: Wandern mit Kindern - Eifel, Bruckmann 2003, ISBN 3-7654-3993-2
  • Matthias Zender: Sagen und Geschichten aus der Westeifel. Bonn 1934 (3. Aufl. 1980)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]